Boatvanbirdo, Boatvanbirda Insulo, aŭ en angla origine Boatswain Bird Island, estas insulo 270 metrojn ĉe orienta marbordo de Ascensiono en Suda Atlantika Oceano kun areo de proksimume 5.3 hektaroj. Ĝi estas administrata el Ĝorĝtaŭno en Ascensiono, kiu estas parto de Sankta Heleno, Ascension kaj Tristan da Cunha, nome transmara teritorio de Granda Britio.

Boatvanbirdo
insulo [+]

AkvejoAtlantiko

Koordinatoj7° 56′ S, 14° 18′ U (mapo)-7.9355555555556-14.307222222222Koordinatoj: 7° 56′ S, 14° 18′ U (mapo)
Areo0,053 km² (5 ha) [+]
Loĝantaro0 [+]

Boatvanbirdo (Britio)
Boatvanbirdo (Britio)
DEC
Boatvanbirdo
Boatvanbirdo
Map
Boatvanbirdo
vdr

Tiu insulo ne estas loĝata de homoj, sed nur de miloj da birdoj, kiuj havigas al la insulo blankan koloron. Inter multaj specioj de birdoj kiuj vivas tie estas la Fulga ŝterno, suloj, petreloj, noĉoŝternoj, la Ascensiona fregato kaj la Ruĝbeka tropikbirdo.

La insulo estas hejmo de majoritato de Ascensionaj birdoj pro la ratoj (akcidente enmetitaj el preterpasantaj ŝipoj) kaj poste katoj (enmetitaj por kapti la ratojn, same kiel maskotoj) kiuj manĝas la birdojn kaj ties ovojn en la ĉefa insulo. Ekde mezo de la 1990-aj jaroj estis forigoprogramo de naturiĝintaj katoj, krom ratmortiga programo, por kuraĝigi la birdojn reen al la ĉeftero Ascensiono. La gravo de tiu programo estas por reteni la nombrojn de kelkaj birdoj unikaj en Ascensiono, kiaj la Ascensiona fregato kaj la Ruĝbeka tropikbirdo.

Boatvanbirda Insulo ne estu konfuzata kun proksima, eĉ multe pli malgranda Boatvanbirda Roko, Boatswain Bird Rock, nur ĉirkaŭ 10 aŭ 5 m granda, situanta ĉe 570 m sudoriente de la insulo kaj 360 m nordoriente de la plej proksima marbordo de Ascensiona Insulo.

La suda bordo de la insulo havas imponan naturan arkon.

Eksteraj ligiloj redakti

Koordinatoj: 7° 56′ 09″ S 14° 18′ 27″ U / 7.93583 °S, 14.30750 °U / -7.93583; -14.30750 (mapo)