Robert (Bob) HUNTER (naskiĝis la 13-an de oktobro, 1941, mortis la 2-an de majo, 2005) estis kanada ĵurnalisto, aŭtoro kaj politikisto. Li estis unu el la fondintoj de la organizaĵo Greenpeace en 1971.

Bob Hunter
Persona informo
Naskiĝo 13-an de oktobro 1941 (1941-10-13)
en Vinipego
Morto 3-an de majo 2005 (2005-05-03) (63-jaraĝa)
en Toronto
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per prostata kancero vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Kanado vd
Profesio
Okupo ĵurnalistopolitikisto • mediprotektulo • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Naskiĝinte en St. Boniface, Manitoba, li pasigis sian junaĝon en Winnipeg auf. En la jaro 1960 li eklaboris en Vancouver en fabriko, sed samjare li revenis al Winnipeg, kie li komence laboris ĉe Burns & Company Packing House. Por gajni monon li sen la necesa licenco vendis enciklopediojn - oni kaptis lin kaj li devis pasigi unu nokton en malliberejo. Poste li laboris por la gazeto Winnipeg Tribune, komence nur kiel kopiisto.

Vojaĝante al Eŭropo (Parizo kaj Londono) li renkontis Zoe RAHIM, kiu tiutempe aktivis en la movado kontraŭ nukleaj armiloj. La paro geedziĝis, filo naskiĝis.

En la jaro 1963 Bob Hunter fariĝis ĵurnalisto ĉe la Winnipeg Tribune, kie li skribis ĉefe pri medioprotektaj problemoj.

Iom poste la familio transloĝiĝis al Vancouver, kie la dua ido naskiĝis. En 1968 Hunter publikigis sian unuan libron, la novelon Erebus. Pro ĝi li gajnis nomumon al la premio Governor General's Award, kaj li rajtis labori kiel kolumnisto por la gazeto Vancouver Sun.

Li eksciis en 1971, malmultaj kuraĝaj junuloj volis proksimi per ŝipeto la nuklean ekperimentan bazon de la usona armeo, Amichitka en Alasko. Li pensis partopreni kiel raportisto, sed pli poste li iĝis aktiva partoprenanto kaj restis 45 tagojn sur la ŝipeton. La soldatoj de la usona armeo kompreneble baris la proksimiĝon, sed la ago akiris internacian eĥon. La kuraĝan agon kronis sukceso, ĉar la atomekspolodoj ĉesis tie.

Reveninte el la ŝipveturo, li fondis kun Ben Metcalfe la Greenpace en kelo de vancouver-a preĝejo. Li estis prezidanto de Greenpace de 1973 ĝis 1977. Li ellaboris la efikan komunikan strateguion de la asocio.

?En 1971 li kune kun Patrick Moore, David Mctaggart kaj Paul Watson fondis Greenpeace. ?

Ekde 1975 li dum du jaroj estis prezidanto de tiu ĉi organizo.

Hunter skribis siajn ideojn kaj la fondiĝan historion de la movado en 1978, en la libro de Batalantoj de Ĉielarko (Warriors of The Rainbow). De tie venas la nomo de la fama ŝipo de Greenpeace, la Rainbow Warrior, kiun eksplodigis la franca sekreta servo en 1985 ĉe la marbodo de Nov-Zelando, tiel barante la protestadon kontraŭ la atombombaj eksplodoj ĉe la pacifika koral-insuloj.

Hunter forlasis la asocion en 1981 por dediĉi sian tempon por la verkado, sed plu partoprensi en la agoj de Greenpeace. Li eĉ fondis "eklezion" , Eklezio de la Tuta Mondo (Whole Earth Church).

En la jaro 1988 li ekloĝis en Toronto, kie li fariĝis raportisto por la televid-firmao City-TV kaj kolumnisto por Eye Magazine. Pro sia verko Occupied Canada li en 1991 gajnis la premion Governor General's Award, la plej altan literaturan distingon de Kanado.

La magazino TIME elektis Hunter en 2000 unu el la dek plej eminentaj medioprotektantoj de la 20-a jarcento. En 2001 li kandidatiĝis por la Ontario Liberal Party.

Bob Hunter mortis en Toronto, Ontario de kancero.

Listo de verkoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti