Bobelmetoda ordigo

ordiga algoritmo

Bobelmetoda ordigo[1] estas tre simpla metodo por ordigi elementojn de vektoro; ĉiu vica elemento «leviĝas» al la «supraj» pozicioj kvazaŭ bobelo en gasakvo, ĝis ĝin haltigas pli granda elemento, kiu transprenas la stafeton; tiel, post la unua paso tra la vektoro la maksimumo lokiĝos ĝuste ĉe la lasta (la «plej alta») pozicio; dum la sekva paso determiniĝos la maksimumo de la resto, ktp. Tiu algoritmo estas tre klara, sed ankaŭ tre malrapida: ĝi postulas O(n²) paŝojn.

La bobelmetoda procezo

   La programo en esperantigita Paskalo:

var v: tabelo [1 .. n] el entjeraj;
      i, j: entjeraj;
{  . . . . . .  . }
  por j := n − 1 sube 1 faru
     por i := 1 supre j faru
        se v[i] > v[i + 1] tiam permutu(v[i], v[i + 1]);

Piednoto redakti