Bocholt (Germanio)

komunumo de Nordrejn-Vestfalio en okcidenta Germanio

La germana urbo Bocholt situas en la okcidenta Monastera lando en la nordokcidento de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio kaj estas membra urbo de la distrikto Borken en la distriktaro Monastero. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 71 930 loĝantojn.

Bocholt
Blazono
Bocholt (Germanio) (Germanio)
Bocholt (Germanio) (Germanio)
DEC

Map

Flago
large district town • Hansa urbo • urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Nordrejn-Vestfalio
Distriktaro distriktaro Monastero
Distrikto distrikto Borken
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Poŝtkodo 46361–46399
Aŭtomobila kodo BOR, antaŭ (ĝis 1975): BOH
Oficiala Municipokodo 05554008
Subdivido 12 urbopartoj
Politiko
Urbestro Peter Nebelo
Partio de komunumestro SPD
Demografio
Loĝantaro 71930 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 51° 50′ N, 6° 37′ O (mapo)51.8333333333336.6166666666667Koordinatoj: 51° 50′ N, 6° 37′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 25 m
Areo 119,37 km²
Oficiala retejo https://www.bocholt.de/
vdr

Geografio redakti

Geografia situo redakti

Bocholt situas en la distrikto Borken, distriktaro Monastero. Ĝi estas la plej granda urbo en la okcidenta Monastera lando. La urbolimo estas en la nordo samtempe ŝtatolimo al Nederlando, en la sudokcidento samtempe la limo al distrikto Wesel kaj tiel ankaŭ la limo al la distriktaro Duseldorfo. Same ĝi konsistigas la limon inter la provincaj komunumligoj Vestfalio-Lipo kaj Rejnlando. La urbo limas en la oriento al la naturparko Hohe Mark. Tra Bocholt fluas la rivereto Bocholter Aa.

Amplekso de la urboteritorio redakti

La totalareo de la urboteritorio sumiĝas je ĉ. 119 kvadratkilometroj, el kiu 65,9% estas agrikulture uzataj. 6,7% estas arbarareoj; 1,8% akvaj areoj; 2,1% ripozaj kaj parkaj areoj; 15,9% kortaj kaj konstruaj areoj; 6,9% stratoj, vojoj kaj placoj; 0,8% ceteraj areoj.

La urbocentro de Bocholt situas je alteco de 25 metroj super marnivelo, en la nordoriento estas etaj plialtiĝoj ĝis 47 m, okcidenten la tero falas en direkto al Rejno iom post iom je 19 m super marnivelo.

Najbaraj urboj redakti

La urbo Bocholt limiĝas norde al la nederlandaj urboj Aalten kaj Winterswijk, oriente al la urbo Rhede, sude al la urbo Hamminkeln kaj okcidente al la urbo Isselburg.

Klimato redakti

La klimato en Bocholt estas mezvarma, samkiel aliloke en Germanio, je kio la vintroj ege mildas, kompare kun aliaj regionoj, pro la malalta nivelo kaj la proksimeco al Rejno (averaĝa temperaturo januare 2,6 °C), kaj la someroj varmas, sed ne troe (julio 18,4 °C). Laŭ la longjara mezumo en jaro dum 12 tagoj estas neĝotavolo, 50 frostotagoj kaj nur 8 glacitagoj (daŭrofrostaj tagoj), je kio la unua frosto estas atendenda meze de novembro kaj la lasta meze de aprilo. En la aliaj regionoj de Germanio dum pli longa tempo minacas frosto. Krome estas ĉ. 32 someraj tagoj (taga maximumo 25 °C aŭ pli) kaj 6 varmegaj tagoj (30 °C aŭ pli) mezume. La unuaj someraj tagoj aperas plejofte meze ĝis fine de aprilo, la unuaj varmegaj tagoj meze de majo; la lastaj varmegaj tagoj estas je la fino de aŭgusto / komence de septembro. Kompreneble estas de jaro al jaro pli malpli devioj de tiuj ĉi datoj. En la jara averaĝo falas ĉ. 750 mm da precipitaĵo, je kio la junio kun preskaŭ 78 mm estas la plej pluvoriĉa kaj la aprilo kun ne tute 41 mm la plej seka monatoj. Krome estas averaĝe 22 fulmotondraj tagoj ĉiujare.

Historio redakti

Mezepoko redakti

Bocholt estis menciita unuafoje en 779 kiel "Buocholt" kaj ricevis en 1222 urborajtojn laŭ Monastera modelo de la episkopo de Monastero. La nomon Bocholt oni tradicie interpretas kiel "fagoligno". Je tiu ĉi etimologio montras la mezepokaj urbsigelo, kiuj montras ĉiam arbo kiel sigelbildo, kiu sur la urbsigelo de 1302 klare identigeblas kiel fago. La indiĝenoj nomas la urbon platgermane "Bokelt". La devizon ĝisostaj loĝantoj de Bocholt tekstas jene (en platgermana de Bocholt): "Nörgens bäter äs in Bokelt" (altgermane: Nirgends besser als in Bocholt; esperante: nenie pli bonas ol en Bocholt).

En la mezepoko la setlejo kreskis ĉirkaŭ „praparoĥo" kaj episkopa ĉefkorto ĉe transirejo trans la rivero Aa. La urbigo servis la sekurigon de la princepiskopa potenco en la okcidento de la episkopejo. La urbo evoluis bone, tiel ke oni devis pliampleksigi la fortikitan urboterenon, konstruis novan preĝejon, tamen ĝis en la 20-a jarcento sen paroĥaj rajtoj, kaj la urbo rajtis kundecidi dum tutlanda konsilantartago. En la 15-a jarcento oni novkonstruis la urboparokon S-kta Georgo kiel gotika halpreĝejo, tri monaĥejoj ekestis, fine de la jarcento Israhel van Meckenem (+ 10-a de novembro 1503 en Bocholt) laboris kiel oraĵisto kaj kuprogravuristo en Bocholt.

Frua novepoko redakti

Komence de la novepoko finiĝis la prosperiĝo de la urbo. Pro sia limsituo la ekonomio de Bocholt suferis kaŭze de la Okdekjara Milito. En la t.n. hispana vintro 1598/99 Bocholt dum monatoj estis okupita de hispanaj trupoj. La konstruado de la urbodomo 1618/24 estas indico por urba reprosperiĝo. Poste la Tridekjara Milito ruinigis la urbon: reaj konkeradoj kaj elrabadoj kaj multkosta okupado per heslandaj trupoj ekde 1635 ĝis 1650 malriĉigis Bocholt. Krome estis jaroj kun pereigaj pestepidemioj. La ekonomian subiron akompanis la politika. Ĉar la urbo kiel ankaŭ aliaj ekde meze de la 16-a jarcento pli multe tendencis al protestantismo kaj kontraŭstaris provojn de rekatolikigo fare de la suvereno, ĝi fakte perdis sian urban memstarecon en 1627 kaj post farita kontraŭreformacio rericevis ĝin nur limigitan.

La reprosperiĝo daŭris jarcentojn. Meze de la 16-a jarcento la urbo travivis enmigradon de militrefuĝintoj el Brabanto, kiuj kunportis sciojn rilate la kotonteksado kaj en 1569 fondis kotongildon, la "Bomsidenambt". La permana produktado de teksaĵoj el kotono dum la paso de la tempo iĝis la ekonomia pezocentro de Bocholt, tamen estis dependeco de kotonimportado tra Nederlando, kiu en la 18-a kaj frua 19-a jarcento - speciale en la Sepjara Milito – sub la regado de Napoleono – ree kaj ree travivis molestojn.

Moderna epoko redakti

Pro la Paco de Lunéville (1801), la fino de la princepiskopejo Monastero (1802) kaj la mediatizo de la Sankta Romia Imperio (1803) la urbo Bocholt subiĝis la regadon de la princoj de Salm-Salm kaj Salm-Kyrburg, kiuj starigis en la teritorioj de la iam princepiskopaj oficejoj Bocholt (inkluzive la reglando Werth) kaj Ahaus samkiel en la teritorioj de la reglandoj Anholt kaj Gemen la princlandon Salm. La urbo Bocholt avancis al landa ĉefurbo, dum la princoj tie starigis en sekularigita abatinejo la "princan Salm-an komunan registaron". En 1806 la princlando Salm apartenis al la fondaj ŝtatoj de la Rejnligo. En 1810 krom aliaj ŝtatoj la princlando Salm estis aneksita de Francio. En 1813 Prusio okupis la teritorion kaj malmultan poste ricevis ĝin sekve de la Viena Kongreso (1815), nun laŭ interpopola juro. En Prusio Bocholt estis enigita la distrikton Borken, la distriktaron Monastero kaj la provincon Vestfalio.

La industrialigo, kiu komencis en Bocholt en 1852 per la unua vapormaŝino de August Cornelius Tangerding por ŝpinejo, precipe ekde 1871 kaŭzis fortan haŭson. Ĝis la eksplodo de la Unua Mondmilito almenaŭ 114 teksofabrikoj estis fonditaj, inter ili multaj judaj entreprenoj. Gravaj teksentreprenistoj en Bocholt estis i.a. Ludwig Schwartz, Wilhelm Urbach, Werner Schwartz, Max Herding kaj Max von Velsen. Lige kun la kreskado de la teksindustrio samforte kreskis la loĝantaro (vd. suban tabelon) kaj la forta elkonstruado de la infrastrukturo: en 1878 alligo al la fervoja kaj en 1913 al la elektra retoj; novkonstruado de malsanulejo 1875-78, buĉejo 1899/1900, gasprovizado 1901, stacidomo 1904, justicoficejo 1910/11, akvokondukado/ kanalizacio 1911-13, translokigo de la tombejo 1908, maljunulejo kaj orfejo 1909/10, arbara ripozejo 1913, novkonstruado de lernejoj, preĝejoj kaj monaĥejoj.

Dum kiam la ekonomia evoluo dum kaj post la Unua Mondmilito stagnis resp. forte fluktuis, la urba memstareco en 1923 atingis unuan kulminon. - Politike Bocholt estis pro la ĉefe katolika loĝantaro metropolo de la (katolika) partio Zentrum. Tio ne malhelpis la potencakiron de la Nazioj. La NSPAD staciis 1935-38 en aparte pro tio starigita "Stadtwaldlager", kampejo apud la urbarbaro, garnizonon de militare strukturita partiorganizaĵo. Tiuj SA-legiono konsistis el implikigixintoj de la t.n. Dollfuß-puĉo en Aŭstrio kaj forlasis Bocholt post la anekso de Aŭstrio fare de la Nazioj. La kampejo mem iĝis dum la Dua Mondmilito barakaro por militkaptitoj. Sur la apuda kampeja tombejo kuŝas pli ol 1700 mortintaj soldatoj el Sovetunio. – Aerbombatako je la 22-a de marto 1945 detruis la urbon je ĉ. 85 %, antaŭ ol britaj trupoj okupis Bocholt.

Post likvidado de la ŝato Prusio kaj fondado de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio, la urbo apartenis al la landoparto Vestfalio-Lipo.

Post la Dua Mondmilito en 1945 Bocholt apartenis al la brite okupita zono de Germanio. La brita armea administrantaro instalis en Bocholt kampadejon por loĝigi homojn elradikiĝintajn pro la milito, plejparte iamaj devigaj laborantoj el Pollando, Estonio, Litovio kaj Jugoslavio. Post fondado de la Federacia Respubliko Germanio la administrado transiris al la germanaj instancoj. La kampejo de Bocholt ekzistis ankoraŭ ĝis komence de la 1950-aj jaroj kaj estis tiel unu el la lastaj tiaspecaj kampejoj en Vestfalio.

La rekonstruo meze de la 20-a jarcento sukcesis ege rapida dank‘ al la ŝtorma konjunkturo de la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj. La tekstilindustrio de Bocholt tamen nur komence povis partopreni tian konjunkturon, eniĝante iom post iom en konkurencon kontraŭ pli malmultekostaj eksterlandaj produktoj. Sekve tiu ĉi industribranĉo ŝrumpis. Male la metala kaj elektra industrioj prosperis, dominante la lokan ekonomion. Kadre de la komunuma novordigo en 1975 la loĝantonombro kreskis pro enurbigo de dek ĉirkaŭaj komunumoj de ĉ. 49.000 je ĉ. 65.000, la teritorio kreskis de 18,4 km² al 119,4 km². Sekve de tiu ĉi plivastiĝo oni povis pretigi vastan industriterenon (Industriepark Bocholt) sudokcidente de la surkonstruita urbo tereno en la urboparto Mussum kaj translokigi la malsanulejon ekster la urbokernon

Malgraŭ de la sukcesa rekonstruo kaj ekonomia elkonstruo la urbo ne sukcesis daŭrigi sian centran pozicion por la lando. En 1975 pro la komunuma novordigo Bocholt perdis la staton de eksterdistrikta urbo kaj tiel ankaŭ sian propran aŭtokodon. Dum oni elkonstruis la stratoreton dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, oni malfunkciigis la fervojkonektojn escepte la alligo al la Rejnfervojo direkto al Wesel. Pro la privatigo de Bundesbahn kaj Bundespost en la 1990-aj jaroj stacidomo kaj poŝtoficejo perdis sian ŝtatan funkciojn kaj tiel siajn gravecojn, la metia kaj industria juĝejo translokiĝis. Per la pretigado de justicocentro por labora kaj oficaj juĝejoj samkiel prokurorejo fine de 2006 oni povis forturni la minacan foriron de la justicadministracio.

Honorigoj por la urbo Bocholt redakti

  • 1972 transdono de la honorflago fare de la Konsilio de Eŭropo en Strasburgo kiel agnosko dela poreŭropa agado de la urbo Bocholt; honornomo "Gemeinde Europas" [komunumo de Eŭropo].
  • 1991 transdono de la honora medalo] fare de la Konsilio de Eŭropo.
  • 1993 transdono de la eŭropa premio es fare de la Konsilio de Eŭropo.
  • 2004 kaj 2005 - transdono de la titolo: "Virtuelles Rathaus Münsterland" [virtuala urbodomo Monastera lando]
  • 2005 gajno de la titolo "Fahrradfreundlichste Stadt Deutschlands" [plej biciklema urbo de Germanio] kun malpli ol 100.000 loĝantoj. La nacia oficejo por mediprotektado transdonas tiun ĉi titolo por prosperigi la anstataŭadon de la enurba aŭtotrafiko per bickikla trafiko.
  • 2006 - transdono de la titolo "Virtuelles Rathaus NRW 2006" [virtuala urbodomo Nordrejn-Vestfalio 2006]

Enkomunumigoj redakti

  • la 1-an de januaro 1975: komunumoj Barlo, Biemenhorst, Hemden, Holtwick, Liedern, Lowick, Mussum, Spork, Stenern, Suderwick kaj parto el la iama kamparloko Lankern de la iama komunumo Dingden (hodiaŭ Hamminkeln)

Loĝantarevoluo redakti

Dum la mezepoko en Bocholt loĝis nur kelkcent kaj dum la frua novepoko kelkmil homoj. La loĝantaro nur malrapide kreskis kaj kelkfoje malkreskis pro la multnombraj militoj, epidemioj kaj malsatmizeroj. Ekz. la loĝantarnombro malkreskis en 1448 dum milito nome „Soester Fehde", kiam oni bombardis Bocholt. Dum pestepidemio 1636/37 mortis preskaŭ duono de la loĝantaro. Ankaŭ dum la Sepjara Milito (1756-1763) la urbo suferis pro elrabado far de tramarŝantaj trupoj. Nur je la komenco de la industriigo en la 19-a jarcento akceliĝis la kreskado de la loĝantaro. Se en 1831 nur 4.000 homoj vivis en la urbo, tiam en 1900 jam estis pli ol 20.000.

Klare videblaj estas la efektoj de la Dua Mondmilito. Ĝis militfino la aliancaj aeratakoj detruis 85 elcentojn de la konstruaĵoj. La loĝantarnombro falis ekde 35.000 en la jaro 1939 sur nur 8.000 marte 1945. En la jaro 1974 ĉ. 48.000 homoj vivis en la urbo. Post multnombraj enkomunumigoj de lokoj en la ĉirkaŭaĵo la 1-an de januaro 1975 la loĝantonombro kreskis je 66.000. La 30-an de junio 2005 la „ofica logantonombro" por Bocholt sumiĝis post kompletigoj de la landa oficejo por statistiko en Nordrejn-Vestfalio 73.762 (nur ĉefloĝejoj kaj post komparado kun la aliaj landaj oficejoj) - historia maksimumo.

Jena tabelo montras la loĝantonombrojn laŭ la respektiva teritoria stato. Ĝis 1789 plejparte temas pri taksaĵoj, poste pri popolcensorezultoj aŭ oficaj kompletigoj de la landa oficejo por statistiko. La indikoj rilatas ekde 1871 je la „ĉeesta loĝantaro", ekde 1925 al la rezida loĝantaro kaj ekde al la „loĝantaro en la komunumo de sia ĉefloĝejo". Antaŭ 1871 oni enketis la loĝantonombron laŭ neunuecaj metodoj.

Jaro Lodgantoj
1498 1.800
1618 2.400
1637 1.200
1789 3.000
1-a de decembro 1831 ¹ 4.000
1-a de decembro 1840 ¹ 4.713
3-a de decembro 1855 ¹ 5.016
1-a de decembro 1871 ¹ 6.125
1-a de decembro 1875 ¹ 7.000
1-a de decembro 1880 ¹ 8.534
1-a de decembro 1885 ¹ 10.600
1-a de decembro 1890 ¹ 13.034
2-a de decembro 1895 ¹ 16.273
Jaro Loĝantoj
1-a de decembro 1900 ¹ 21.278
1-a de decembro 1905 ¹ 23.912
1-a de decembro 1910 ¹ 26.404
1-a de decembro 1916 ¹ 22.474
1-a de decembro 1917 ¹ 21.831
8-a de oktobro 1919 ¹ 24.934
16-a de junio 1925 ¹ 30.182
16-a de junio 1933 ¹ 33.441
17-a de majo 1939 ¹ 35.099
31-a de decembro 1945 29.443
29-a de oktobro 1946 ¹ 30.188
13-a de septembro 1950 ¹ 37.674
25-a de septembro 1956 ¹ 43.568
Jaro Loĝantoj
6-a de junio 1961 ¹ 45.675
31-a de decembro 1965 47.730
27-a de majo 1970 ¹ 48.852
31-a de decembro 1975 65.460
31-a de decembro 1980 65.352
31-a de decembro 1985 66.105
25-a de majo 1987 ¹ 67.028
31-a de decembro 1990 68.936
31-a de decembro 1995 70.424
31-a de decembro 2000 72.138
30-a de junio 2005 73.762

¹ popolcensorezulto

Politiko redakti

Urbokonsilantaro redakti

La seĝoj en la urbokonsilantaro distribuiĝas laŭ la rezultoj de la komunumbalotoj en 1999 kaj 2004 jene, je kio pro la malgrandigo de la urbokonsilantaro ekde 50 (1999) sur 44 (2004) seĝoj la absolutlaj nombroj nur limigite estas kompareblaj:

Partio Seĝoj
1999
seĝoj
2004
Christlich Demokratische Union 28 22
Sozialdemokratische Partei Deutschlands 15 13
Bündnis 90/Die Grünen 3 3
Stadtpartei 2 3
Freie Demokratische Partei 1 2
FW/UWG 1 1

urbestroj redakti

Blazono redakti

Jen la ofica priskribo de la blazono: "En verda kampo rekta, eltirita arĝenta fago kun tri simetrie dispartigitaj branĉoj kun inter ili starantaj unuopaj branĉoj. La nombro de la folioj sumiĝas je 17. Ili montras nervuron kaj estas dentumitaj. La nombro de la fagonuksoj aperantaj ĉe la longaj trunketoj estas 23. La nombro de la radikoj estas 5. Malsupre de la trunko troviĝas du forhakitaj elkreskaĵoj." La prusa ŝtatministrejo permesis la blazonon je la 6-a de marto 1930. Modelo de la blazono estas la granda urbosigelo, kies uzo estas dokumentebla unuan fojon en 1302. Jam en 1284 sur ne komplete konservita urbosigelo arbo estas ekkonebla. Sur nur rudimente konservita urbosigelo el 1259 ekkoneblas ses folioj ĉe longaj glataj branĉoj.

Urbopartnerecoj redakti

La urbo subtenas tri urbopartnerecojn kun la samnoma belga komunumo Bocholt, kun la franca urbo Aurillac kaj kun Rossendale en Britio.

Krome ekzistas ekde 1985 partnereco sur ekonomia bazo kun la ĉina urbo Wŭi.[1]

 
La rivereto de Rhede

Kulturo kaj vidindaĵoj redakti

Muzeoj redakti

 
Historia urbodomo
 
Juda tombejo Bocholt
 
Akvoturo Bocholt
 
Enirejo al la vendejaro Arkaden
  • Textilmuseum - ebligas rigardojn en la pasintecon de la tekstilindunstrio.
  • Stadtmuseum Bocholt - historio, arkeologio, arto kaj kulturo de la urbo en plejparte objekta tradicio.
  • metiomuzeo
  • artodomo - pentrarto, po ĉ. 10 ŝanĝaj ekspozicioj ĉiujare
  • Kunstkammer St. Georg- altvaloraj, religiaj artaĵoj
  • Schulmuseum St.-Georg-Gymnasium - enrigardo en la 200-jara lerneja historio, naturscienca departemento

Arkitekturaĵoj redakti

  • St.-Georg-Kirche, malfrue gotika halokonstruaĵo (1415-1486)
  • Historia urbodomo, en la stilo de la nederanda brikorenesanco (1618-24).
  • Pfarrkirche Liebfrauen (Bocholt), iama monaĥejopreĝejo de la Minoritoj, (1785- 1792), malfrubaroka stilo, plukonstruata en 1912/1913.
  • Juda tombejo ĉe la urbarbaro
  • Sovetunia militotombejo ĉe la urbarbaro
  • Haus Woord, (1792-95), civitana domo klasikstila.
  • Akvoturo (1912, sanigita kaj aliuzata en 1998 kiel klasĉambroj de la najbara lernejo)
  • preĝejo Heilig-Kreuz-Kirche, planita de Dominikus Böhm (1936/1937)
  • Preĝejo St.-Paul-Kirche, planita de Gottfried Böhm 1966
  • Nova urbodomo kun kulturcentro ĉe Berliner Platz, arkitekto Gottfried Böhm (1977)
  • Neutorplatz kaj aĉetumarkadoj ĉe la Aa, urbokonstrua projektego el la 1990-aj jaroj.
  • Komunikilcentro en la malnova stacidomo kun ĉemuraj pentraĵoj de Fritz Baumgartner.
  • Schloss Diepenbrock - Baroka akvokastelo en la urboparto Barlo; hodiaŭ hotelrestoracio.
  • Herz-Jesu-Kirche, planita de pr-o Heinrich Bartmann 1960
  • Apostelkirche kun la evangela lernejo (Melanchthonschule), projektita de la arkitektaro Hübotter-Ledeboer-Busch el Hannover kaj pr-o Poelzig

Parkoj redakti

  • Bürgerpark Mosse
  • Langenbergpark
  • Parko ĉe la monaĥejo Kloster vom Guten Hirten

Naturo kaj ripozo redakti

Naturo
  • Stadtwald Bocholt
  • Hohenhorster Berge
  • la Aa-lago estas artefarita lago kun libertempaj instalaĵoj. La tereno entute havas areon de 74 ha, la akvosurfaco sumiĝas je 32 ha. Oni pretiĝis ĝin en 1983 kaj la elfositan teraĵon oni utiligis kiel fundamento por la konstruo de la nacia strato B 473.
libertempaj instalaĵoj
  • Urboteatrejo
  • Naĝejo Bahia
  • Tonwerke, privata lieberaera naĝejo de la Bocholter Wassersportverein
  • Iama laktocentrejo kun la eventejo "Kulturort Alte Molkerei e.v."
  • Kinodrom, kinejaro kun 9 salonoj kaj ĵaztrinkejo

Regulaj eventoj redakti

  • karnavalprocesio je karnavala lundo
  • Kermeso de Bocholt, vendrede ĝis lunde ĉ. la tria dimanĉo en oktobro

Esperanto en la regiono redakti

 

En distanco de 80 kilometroj okcidenten situas la urbo Monastero (Vestfalio) kaj ties Esperanto-Societo Monastera, en distanco de 66 kilometroj sudokcidenten la urbo Essen kaj ties Esperanto-Grupo Essen, kaj en distanco de 60 kilometroj suden la urbo Duisburg kaj ties Esperanto-grupo Asocio por internacia kompreniĝo.

Ekonomio kaj infrastrukturo redakti

Ekonomio redakti

En Bocholt la Siemens-Konzerno estas plej granda dunganto. Al la Siemens-Konzerno apartenas la Flender AG, kiun Siemens transprenis en la jaro 2005 kaj kiu hodiaŭ kompetentas por la aŭtomatigo. Krom tio la Siemens Home and Office Communication Devices (SHC) havas en Bocholt fabrikon por la produktado de senkablaj telefonoj. Pluaj grandaj dungantoj en Bocholt estas la firmaoj Borgers, Benning, WM-Group, Inservio (filialo de BenQ), Sinnack, Olbrich kaj Rose.

La industritereno en la sudokcidento de la urbo kun malneta areo de 235 ha estas la plej granda kohera, plenevoluita industritereno en tuta Nordrejn-Vestfalio. Tie jam estas 200 entrepreno kun pli ol 6.000 dungitoj. La industritereno disponas pri rektan alligo al la nacia ŝoseo B 67 kaj per tiu al la ĉefŝoseo A 3 Arnhem/Oberhausen. Ĝis meze de 2008 oni planas pligrandigon de la industritereno je 60 ha suden.

Kun pli ol 480 litoj kaj 75 edukolokoj de la alligita san- kaj flegolernejo la St.-Agnes-Hospitalo Bocholt sekurigas la medicinan provizon ene ka ekstere de Bocholt kaj estas samtempe unu el la plej grandaj dungantoj surloke.

Trafiko redakti

Fervoja kaj aŭtobusa trafiko redakti

La stacidomo de Bocholt situas ĉ. 500 m sudoriente de la urbocentro ĉe la fervojlinio Bocholter Bahn, kiu trafikas ĉefe inter Bocholt kaj Wesel. Buslinioj konektas Bocholt kun Monastero trans Rhede kaj Borken, kun Rees trans Isselburg kaj kun Wesel trans Hamminkeln, en Nederlando kun Winterswijk kaj Doetinchem.

Ŝoseoj redakti

La nacia ŝoseo B 473 ligas Bocholt al la ĉefŝoseo A 3. Tra la urboteritorio kondukas la B 67. por senŝarĝigi ĝin, oni ekkonstruis la B 67n. Ekde 2006 nova tunelo kondukas la trafikon direkte al Nederlando, venanta de la B 473, preter la urbocentro.

Bicikla urbo Bocholt redakti

Bocholt estas eksplicita porbicikla urbo, preskaŭ ĉiu civitano posedas unu aŭ plurajn biciklojn, la biciklovoja reto estas vasta kaj komforta elkonstruita. En somero eksterurbaj ŝoforoj devas esti atentaj pro la forta biciklotrafiko en la urbo, eĉ en vintro multaj civitanoj uzas nur sian "dratĉevalon". Grupekskursoj perbiciklaj, la t.n. "Pättkestouren", estas ege ŝatataj dum printempe. En la jaroj 2005 kaj 2006 la urbo Bocholt meritis la titolon donatan de ADFC kaj BUND "Fahrradfreundlichste Stadt Deutschlands" plej biciklema urbo de Germanio en la kategorio de la urboj kun malpli ol 100.000 loĝantoj.

Amaskomunikiloj redakti

La ĵurnalo "Bocholter-Borkener Volksblatt" (BBV) regas monopole sian merkaton kaj eldonas unu el du reklamgazetoj, kiuj aperas dufoje semajne. Krome lokaj radiostacio- kaj televidstacioj malstultigas la loĝantaron de Bocholt.

Edukado redakti

  • Lernejoj: En Bocholt troviĝas plene elkonstruita sistemo de lernejoj, kiu konsistas el bazaj lernejoj, la kontinuan lernejotipoj Hauptschule (baza mezlernejo), reallernejo kaj gimnazio samkiel altlernejo por teknikaj fakoj kaj speciallernejo por lernhandikapuloj.
  • Aliaj lerninstitutoj : La urboj Bocholt-Rhede-Isselburg subtenas popolaltlernejon por pluklerigado kaj muziklernejon, kies sidejoj estas en Bocholt.
  • Bibliotekoj: En la malnova stacidomo nun loĝas la urbobiblioteko. Krome ekzistas bibliotekoj de variaj eklezikomunumoj.

Elstaraj urbanoj redakti

Urbaj gefiloj redakti

Personoj, kiuj naskiĝis en Bocholt:

Gravuloj aktivintaj en Bocholt redakti

Personoj loĝintaj en Bocholt kaj samtempe aktvis en la urbo, sen esti naskiĝintaj tie:

Lokaj Specialaĵoj redakti

  • Panhas ("pata leporo"), pate fritita tranĉaĵo de speciale dika kolbaso
  • Knockepott ("ostopoto"), densa supo kun viando (origine aparte kun porkaj ostoj)
  • Buchweizenpfannekuchen, fagopira patkuko

Notoj kaj referencoj redakti

  1. „Wŭi in China" auf bocholt.de Arkivigite je 2011-07-18 per la retarkivo Wayback Machine zur Partnerschaft. (Überprüft 07.01.2007)

Eksteraj ligiloj redakti