Bodegón estas hispandevena arta vorto, uzita por difini specifan pentradan ĝenron. Ĝi rilatas al la bildigo de neanimaĵoj, precipe de nutraĵoj, ĉasaĵoj kaj trinkaĵoj. Aliaj komentistoj pli ĝenerale rigardas la ĝenron kiel ĉiuj bildoj de kuirejoj aŭ butikoj. Ekde la baroka periodo, tiaj pentraĵoj progrese populariĝis en Hispanio. La tradicio de neanimaĵ-pentraĵoj tamen ŝajne komencis iom pli frue, en Nederlando kaj Flandrio.

Maljunulino fritanta ovojn (Diego Velazquez)
1618 (100,5 x 119,5 cm)
Nacia Galerio de Skotlando, Edinburgo

Famaj bodegón-pentristoj redakti