Bogø estas insulo en la Balta Maro, kiu apartenas al la ŝtato Danio. La insulo kovras areon de 13 km², kun dimensioj de maksimume 7 oble 3 kilometroj. La plej alta punkto situas 32 metrojn super la marnivelo. Proksimume 1000 personoj vivas sur la insulo, el ili 700 en la loĝloko Bogø By. La monteta insulo havas varian pejzaĝon inkluzive de arbaroj, tradiciaj vilaĝoj kaj pli novaj setlejoj el lignaj feriodomoj. Ĝis la jaro 1769 ĝi estis posedaĵo de la dania reĝo, sed tiam ofertiĝis al la insulanoj, kiuj aĉetis ĝin kontraŭ tiutempe impona sumo. Por havigi tiun sumon, la insulanoj faligis grandan parton de la insulaj arboj, kiuj intertempe plejparte rekreskis.

Bogø
insulo [+]

AkvejoBalta Maro
InsularoStorstrømmen

Koordinatoj54° 56′ N, 12° 2′ O (mapo)54.933312.0333Koordinatoj: 54° 56′ N, 12° 2′ O (mapo)
Ĉefa lokoBogø By
Plej alta punkto 
- alteco32 m

Longo7 km (4 mi)
Larĝo3 km (2 mi)
Areo13 km² (1 300 ha) [+]
Loĝantaro1 108 [+] (1-a de januaro 2013)

Bogø (Sjælland)
Bogø (Sjælland)
DEC
Bogø
Bogø

Bogø (Danio)
Bogø (Danio)
DEC
Bogø
Bogø
Map
Bogø
Vikimedia Komunejo:  Bogø [+]
vdr
la prahistoria dolmena tombo Hulehøj en la arbaro Østerskov sur la insulo Bogø
la haveneto ĉe la norda flanko de Bogø
la historia ventomuelejo Bogø Mølle

Trafiko redakti

Okcidente de Bogø situas la pli eta insulo Farø ("ŝafa insulo"), kiu konektatas kun Bogø per ŝosea digo. Pere de tiu digo, la du insuletoj konektiĝas al la eŭropa aŭtoŝoseo A 47 kaj pere de ĝi al la multe pli granda insulo Sjælland kun la dania ĉefurbo Kopenhago unuflanko kaj la insuloj Lolland kaj Falster aliflanke. En la orienta parto, Bogø ekde la jaro 1943 konektatas per digo al la najbara insulo Møn. En la insula sudo situas haveno kun aŭta pramo, kiu dum la someraj monatoj regule alternas inter tiu haveno kaj la loko Stubbekøbing sur la insulo Falster.

Vidindaĵoj redakti

Centre de la insulo en la plej alta punkto staras Bogø Mølle, historia ventomuelejo rekonstruita kiel muzeo. En la nordoriento de la insulo, en la arbaro Østerskov, situas la prahistoria dolmena tombo Hulehøj, kiu same restaŭriĝis.

Eksteraj ligiloj redakti

{{{2}}} Mapo