La rivero Bogoto (Bogotá en hispana) estas unu el la riveroj de la departemento Cundinamarca (Kundinamarko), en la centro de Kolombio. Ĝi estas la ĉefa rivera fluejo de la ebenaĵo sabana de Bogotá (savano de Bogoto). Ĝi estas nek navigebla nek akvabunda.

Bogoto (rivero)
riverofluanta akvejo
Bazaj informoj
Longeco 375 km
Fluo
Geografio
Landoj Kolombio
Regionoj [[]]
vdr
La rivero ĉe La Caro.
La rivero ĉe Fontibón.
La rivero Bogoto ĉe Engativá.

Ĝi elfluas en la rivero Magdalena, kiu siavice alvenas al la maro Karibo. En ĝia baseno loĝas ĉirkaŭ 9 milionoj da personoj, el kiuj 8 500 000 en la ĉefurbo Bogoto. Ĝi havas longon proksimuman de 380 km. Ĝi prezentas tre altajn nivelojn de poluado. Kvankam ĝi estas poluita el tre proksime al sia nasko, la plej parto el la poluaĵoj kaj industriaj kaj urbaj forĵetaĵoj devenas el Bogoto. Ekde antaŭ kelkaj jardekoj oni disvolvigis programojn kaj iniciatojn por malpolui ĝin.

La poluo devenas ĉefe el industrio de ledo kaj el la tri alfluantoj kiuj venas el Bogoto, nome Salitre, Fucha [FUĉa] kaj Tunjuelo [tunĴUElo]. Inter la elfluejo de la rivero Juan Amarillo kaj la akvofaleto de Tequendama [tekenDAma], la rivero Bogoto estas mortinta ĉar estas nek vivo nek oksigeno; ĉar temas pri ebenaĵo apenaŭ estas deklivo kaj ne okazas mempuriĝo. Kiam la rivero eniras en la provinco Tekendamo, venas akvo el aliaj riveroj kaj malpliiĝas la poluado.

  • [4°17′14″N 74°47′43″O]

Eksteraj ligiloj redakti