Bogusław Wolniewicz

Bogusław WOLNIEWICZ (naskiĝis la 22-an de septembro 1927 en Toruń, mortis la 4-an de aŭgusto 2017) estis pola filozofo kaj logikisto, kreinto de la ontologio de situacio, tradukinto kaj komentisto de Ludwig Wittgenstein.

Bogusław Wolniewicz
Persona informo
Bogusław Wolniewicz
Naskiĝo 22-an de septembro 1927 (1927-09-22)
en Toruń
Morto 4-an de aŭgusto 2017 (2017-08-04) (89-jaraĝa)
en Varsovio
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Nicolaus Copernicus University in Toruń vd
Partio Pola Unuiĝinta Laborista Partio vd
Familio
Gefratoj Lutosław Wolniewicz vd
Infanoj 1
Profesio
Okupo universitata instruisto • filozofotradukisto vd
Laborkampo universitata instruisto • filozofiologiko vd
Doktoreca konsilisto Tadeusz Czeżowski vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

En 1934 li eklernis en la pola generala lernejo. La dua mondmilito ne haltigis lian edukadon, ĉar de novembro 1939 li lernis en germana ĝenerala lernejo por poloj kun tre malaltigita instrunivelo.

En la jaroj 1947-1951 li studis ĉe Universitato de Mikołaj Kopernik en Toruń, kie li iĝis magistro pri filozofio surbaze de la disertaĵo Kritiko de subjektiva idealismo en "Materialismo kaj empiriokritikismo" de Lenin.

En 1956 li eklaboris en Katedro pri Filozofio ĉe Supera Lernejo Pedagogia en Gdańsk. En 1962 li iĝis doktoro pri homa scienco surbaze de la disertaĵo Semantiko de ĉiutaga lingvo en la nova filozofio de Wittgenstein.

Fine de la 1960-aj jaroj li iĝis sufiĉe bone konata eksterlande. En 1967 li laboris ĉe Universitato de Ĉikago (kiel visiting associate professor). Samjare li lekciis ĉe Universitato de Bostono kaj Universitato Cornell. En 1968 li estis unu el kvar referistoj de Kolokvo pri Wittgenstein ĉe Internacia Kongreso en Vieno. En 1970 li lekciis ĉe la Moskva Ŝtata Universitato, en 1972 ĉe filadelfia Universitato Temple, en 1975 ĉe Universitato de Kembriĝo kaj en Leeds.

Publicisto kaj felietonisto de Nasz Dziennik, Najwyższy CZAS, li estis ofta gasto en Televido Trwam kaj Radio Maryja. En 2005 li startis en parlamenta balotado ligita al listo de la Platformo de Janusz Korwin-Mikke.

En 2006 li kune kun patro Mieczysław Albert Krąpiec kaj pastro Czesław Bartnik iniciatis Socian Sendependan Grupon pri Etiko de Amaskomunikiloj, kiu starigis al si celon: informi honeste publikan opinion en la lando kaj eksterlande pri ĉiaj iniciatoj en amaskomunikiloj kaj ĉirkaŭ ili, kiuj minacas al moraleco aŭ libereco de publika diskuto.

Fine de 2007 li aktiviĝis por iniciatita de profesoro Jerzy Robert Nowak agado kontraŭ la libro Strach (Timo) de Jan Tomasz Gross priskribanta rilatojn polajn-judajn dum la dua mondmilito partoprenante en kelkaj renkontiĝoj, kie li akre kritikis la publikaĵon.

En 2009 li eniris la Defendo-Komitaton de Bona Nomo de Pollando kaj de Poloj iniciatitan de Jerzy Robert Nowak.

Penso redakti

Bogusław Wolniewicz specialiĝas pri filozofio de religio kaj la nuntempa filozofio. Li distanciĝas de la ĉefaj fluoj en filozofio de la 20-a jarcento kaj akceptas tezojn de "grandaj pensuloj", i.a. Aristotelo, Leibniz, Hume, Kant kaj precipe Wittgenstein. Li estas kritika rilate al freudismo, fenomenologio, postmodernismo kaj religia fundamentalismo kaj de la 90-aj jaroj ankaŭ al marksismo. Reprezentas analitikan kaj metafizikan sintenon. La ĉefaj premisoj de lia penso estas aksiologia absolutismo en raciisma versio kaj metafizika pesimismo en rigardo al la homo kaj socio.

Filozofio de kulturo kaj opinioj pri kristanismo redakti

Bogusław Wolniewicz opinias ke ne ekzistas io tia kiel Dia Providenco kaj la homoj povas kalkuli nur al si mem. Li ankaŭ ne kredas postmortan vivon. Tamen ne neas ekziston de pli supera inteligenteco. En pluraj problemoj ne samopinias kun la katolika eklezio, sed ĝin estimas (kiel kristanismon ĝenerale) kaj konsideras ĝin unu el fundamentoj de la eŭropa kulturo.

Filozofio de leĝo redakti

Filozofio de leĝo laŭ li estas antaŭ ĉio, apartenanta al filozofio de kulturo, pripenso pri la loko de la leĝo en la eŭropa civilizo, kies rezulto estas liaj konvinkoj pri problemo de la ĉefa puno. La romia leĝo estas laŭ Bogusław Wolniewicz la tria, post la scienca mondkoncepto kaj la kristana religio, fundamento de la europa civilizo. Por la romia leĝaro fundamenta estas la principo de justeco formulita de Cicerono kaj Ulpian Domitius suum cuique tribuere (redoni al ĉiu tion, kio ŝuldatas). Justeco ne estas laŭ ĉi tiu principo formulita utilisme, t.e. kiel aro da avantaĝoj, kiujn oni povas gajni vivante laŭ iuj principoj, sed objektive, ĝi ja apelacias al ekstera morala ordo. Krimo estas difekto de ĉi tiu ordo, puno do estas ties reaperigo. Pro objektiveco de la morala mondordo la justa puno povas dependi ekskluzive de grado de la kulpo: ĝi ne povas dependi de ajnaj eksteraj profitoj, kiujn eventuale oni povus ricevi altigante aŭ malaltigante punon en maniero neadekvata al kulpo. Puno do ne estas ajna speco de venĝo, kiun la socio direktas al krimulo, ĉar venĝo nur pliigas spertitajn maljustaĵojn. Puno do estas prava reago, kiu egaligas la maljustaĵojn sendepende tamen de eventualaj avantaĝoj aŭ perdoj, kiujn iu povus ĉe tio ricevi.

Bogusław Wolniewicz opinias ke aperanta nuntempe ofta kontraŭstaro al mortpuno estas rezulto de krizo de la eŭropa kulturo kiel tuto. Laŭ la filozofo la plej verŝajna konsekvenco de tia stato de la aferoj estas nasko de nova totalismo.

Elektitaj verkoj redakti

Bibliografio redakti

  • Sławomir Kalembka (redaktoro), Pracownicy nauki i dydaktyki Uniwersytetu Mikołaja Kopernika 1945-1994. Materiały do biografii (Sciencistoj kaj didaktikistoj de la Universitato de Koperniko 1945-1994. Materialoj por biografio), Wydawnictwo Uniwersytetu Mikołaja Kopernika, Toruń 1995
  • Mieczysław Omyła (redaktoro), Skłonność metafizyczna. Księga pamiątkowa Bogusławowi Wolniewiczowi w darze (Inklino metafizika. Memorlibro omaĝe al Bogusław Wolniewicz donace), Warszawa 1997 [kun la plena bibliografio ĝis 1998]
  • Mieczysław Omyła, Ulrich Schrade, Bogusław Wolniewicz, en: Witold Mackiewicz, Polska filozofia powojenna (Pola postmilita filozofio), volumo 2, Warszawa 2001
  • Tomasz Sommer, "Wolniewicz – zdanie własne. Wywiad rzeka z najbardziej prawoskrętnym polskim profesorem filozofii" (Wolniewicz - propra opinio. Intervjuo-rivero kun la plej dekstrula pola profesoro pri filozofio), 3SMedia, Warszawa 2010

Eksteraj ligiloj redakti