Bohdan LEPKIJ (ukraine Богдан Лепкий, naskiĝis la 4-an aŭ 9-an de novembro 1872, Ĵukiv, tiam Aŭstrio-Hungario, nun Ukrainio, mortis la 21-an de julio 1941, Krakovo, Pollando) estis eminenta ukraina poeto, verkisto, eldonisto, sciencisto, socia aganto, pentristo kaj patrioto.

Bohdan Lepkij
Persona informo
Богдан Лепкий
Naskiĝo 4-an de novembro 1872 (1872-11-04)
en Krohulets
Morto 21-an de julio 1941 (1941-07-21) (68-jaraĝa)
en Krakovo
Tombo Tombejo Rakowicki en Krakovo vd
Etno ukrainoj vd
Lingvoj ukraina vd
Ŝtataneco Okcident-Ukrainia Popola Respubliko • Aŭstrio-HungarioDua Pola Respubliko vd
Alma mater Lviva UniversitatoUniversitato de Vieno vd
Familio
Patro Sylvester Lepkyi vd
Gefratoj Mykola Lepky • Levko Lepkyi vd
Profesio
Okupo verkistoĵurnalisto • poeto • literaturkritikisto • tradukisto • literaturhistoriisto • publikigistoartisto vd
Laborkampo literaturo • opinia ĵurnalismo • tradukohistorio de literaturo vd
Doktoreca konsilisto Omelian Ohonovskyi • Izydor Szaraniewicz vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Estinte 6-jara knabo li komencis lernadon en la elementa lernejo en Bereĵani, sed baldaŭ oni transigis lin en klason de la dua stud-jaro pro lia neordinara talento. En 1891 Lepkij ekstudis en la Akademio de Artoj en Vieno, kie li komprenis, ke literaturo estas lia alvokiĝo. Poste li studis en la Lviva Universitato, fininte kiun li revenis al “lia” mezlernejo en Bereĵani kiel instruisto de la ukraina kaj germana lingvoj kaj literaturoj.

En 1899 komenciĝis la verkista ‘’pola periodo”, kiam Jagelona Universitato proponis al Lepkij postenon de katedrestro de la Ukraina lingvo kaj literaturo. En tiu momento li ne sciis, ke Krakovo fariĝos por li la dua patrolando por multaj jardekoj, ĝis lia morto en 1941. En tiu tempo Krakovo jam estis urbo de literaturo, pentroarto, intelektuloj, ambaŭ polaj kaj ukrainaj. Por la krakova inteligentula komunumo la domo de Lepkij laŭ adreso Zelena St., 28 estis kvazaŭ stabejo. Nome en tiu domo Lepkij poligis malnovukrainan epopeon Kanto pri la militiro de Igor (1905) kaj verkis renoman poemon “Gruoj” (1910), kiu fariĝis kiel himno por la tutmonda ukraina diasporo. Lia frato Levko Lepkij komponis muzikon.

Bohdan Lepkij mortis la 21-an de Julio 1941 kaj estis enterigita je la krakova Rakowicki tombejo. Dume, ĉiujare gruoj flugas super la malnova pola urbo, kiun li ŝategis.

Verkaro redakti

B. Lepkij estas unu el la plej fruktodonaj ukrainaj verkistoj, dua post Ivan Franko. Ĝenerale lia krea heredaĵo konsistas el pli ol 80 libroj, de-sub lia plumo aperis 15 poemkolektoj, 15 rakontkolektoj, multaj historiaj noveloj, romanoj. Granda epopeo Mazepo (Мазепа), konsistanta el 5 historiaj romanoj, rakontas pri la batalo de Hetmano I. Mazepa kontraŭ okupantoj el Rusia Imperio:

  • Motrja (Мотря, 1926)
  • Ne mortigu (Не вбивай, 1926)
  • Baturin (Батурин, 1927)
  • Poltavo, 2 volumoj: Ĉe Desno (Над Десною, 1928); Bataloj (Бої, 1929)
  • De Poltavo ĝis Benderi (З-під Полтави до Бендер, 1955)

Poligis rakontaron de Miĥajlo Kocjubinskij, poemojn de Taras Ŝevĉenko, redaktis 14-voluman "Kompletan verkaron de T. Ŝevĉenko" en la pola lingvo. Li estis kompilisto kaj eldonisto de la 62-voluma verkaro de la ukraina klasikaĵo kun grunda esploro, notoj, komentoj. Lia bibliografio enhavas pli ol milo da pozicioj.

La poemon “Gruoj” esperantigis prof. Aleksandro Koroleviĉ, rakonton “Maljunulino” Orest Kuzma (Literatura mondo, Feb. 1925)