Bohemia paradizo

(Alidirektita el Bohemia Paradizo)

Bohemia paradizo (ĉeĥlingve Český ráj) estas konata turisma regiono en Ĉeĥio, troviĝanta 50 ĝis 90 km nordoriente de la ĉefurbo Prago. Geografie ĝi estas limigita per linioj inter la urboj Mladá Boleslav, Mnichovo Hradiště, Železný Brod, Semily, Nová Paka, Jičín, Kopidlno, Sobotka a Dolní Bousov. En la milde ondiĝanta pejzaĝo harmonie ligiĝas varieco de naturbelaĵoj ("sablorokaj urboj", eksvulkanoj, fiŝlagoj, pinarbaroj) kun multnombraj kulturaj memorindaĵoj - kasteloj, burgoj, pitoreskaj urbetoj kaj vilaĝoj. Ĝuste pro tio jam en la 19-a jarcento gastoj de la banloko Sedmihorky komencis nomi tiun ĉi parton de la lando "Bohemia Paradizo".

Bohemia paradizo
ĉeĥe: Český ráj, germane: Böhmisches Paradies
geoparko
Rokoj ĉe Praĥov
Oficiala nomo: Český ráj
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regionoj Liberec, Hradec Králové, Mezbohemia
Distriktoj
Historia regiono Bohemio
Parto de Pojizeří
Kelkaj urboj
Konataj lokoj
Konstruaĵoj Kost, Trosky, Pantheon
Rivero Jizera
Situo Turnov
 - koordinatoj 50° 37′ 00″ N 15° 10′ 00″ O / 50.61667 °N, 15.16667 °O / 50.61667; 15.16667 (mapo)
Plej alta punkto
 - situo Kozákov
 - alteco 744 m s. m.
Areo 181,5 km² (18 150 ha)
Unua mencio 19-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Administrado Správa CHKO Český ráj
Adreso Antonína Dvořáka 294
511 01 Turnov
Telefono +420 481 321 900
Situo de Turnov, la koro de Bohemia Paradizo enkadre de Ĉeĥio
Situo de Turnov, la koro de Bohemia Paradizo enkadre de Ĉeĥio
Situo de Turnov, la koro de Bohemia Paradizo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Český ráj
Retpaĝo: www.ceskyraj.ochranaprirody.cz

La regiono estis en 1955 proklamita kiel la unua naturprotektata regiono en la tiama Ĉeĥoslovakio. La origina amplekso 95km2 post ampleksigo en 2002 duobliĝis. Krome, pro sia unikeco la regiono estis en 2005 proklamita kiel geoparko de UNESCO (ĝis nun unusola en Ĉeĥio, sed ankaŭ en la novaj landoj de la Eŭropa Unio).

Ĝis nun la regiono estas konsiderata kiel unu el la simboloj de Ĉeĥio kaj ĝi apartenas al turisme plej vizitataj lokoj de la lando.

Interesaĵoj redakti

Rilataj artikoloj redakti