Bohuslav Fuchs (naskiĝis la 24-an de marto 1895 Všechovice – mortis la 18-an de septembro 1972 Brno) estis ĉeĥa arkitekto, urboplanisto kaj teoriisto de grava influo kaj eŭropa signifo. Unu el la ĉefaj pioniroj de la moderna arkitektura internacia stilo. Per sia matura, frumoderna kaj eksterordinare ampleksa verkaro li influis evoluon de la ĉeĥa arkitekturo same kiel maturiĝadon de la moderna arkitekturo en la internacia kunteksto.

Bohuslav Fuchs
Persona informo
Naskiĝo 24-an de marto 1895 (1895-03-24)
en Všechovice
Morto 18-an de septembro 1972 (1972-09-18) (77-jaraĝa)
en Brno
Tombo Centra Tombejo en Brno
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Alma mater Academy of Fine Arts, Prague
Familio
Infanoj Kamil Fuchs • Alena Korvasová
Okupo
Okupo arkitektopedagogoinstruistourbanizisto • dezajnisto • universitata instruisto
vdr

Li realigis pli ol 150 konstruaĵojn, el kiuj kelkaj, kiel ekz. hotelo Avion, pavilono de la urbo Brno kaj banejo Zábrdovice (ĉiuj en Brno) aŭ la termonaĝejo Verda Rano en Trenčianske Teplice apartenas al ĉefverkoj de la modenra epoko.

Vivo redakti

Infanaĝo kaj junaĝo 1895–1911 redakti

Bohuslav Fuchs naskiĝis en Všechovice (distrikto Přerov) en la meza Moravio (Hranice na Moravě), fora vilaĝo sed proksima al ĉefaj fabrikoj produktantaj famajn seĝojn Thonet en Bystřice pod Hostýnem. Lia patro Augustin Fuchs havis en la placo apud preĝejo oportunan butikon kun diversspecaj vendaĵoj.

Li estis dotita de eksterordinara, natura kaj kompleksa talento por arkitekturo. Li havis vidartan sensadon, esceptan spacan fantazion kaj sencon por harmonio. Kaj ne mankis al li tekna respondeco. La talenton li celkonscie kaj efike disvolvis paralele kun la oficiala studado. Nur kelkajn jarojn pli frue estis universitata studado por arkitektoj pli escepta ol regula. Malgraŭ edukado de eminentaj instruistoj Fuchs estis esence „aŭtodidakto“.

Studado 1911–1919 redakti

Li lernis unue en reallernejo en Holešov, kiu ankoraŭ dum lia studado ŝanĝiĝis al realgimnazio. Li komencis lerni metion de masonisto, poste fariĝis lernanto de konstru-teknika mezlernejo en Brno (1910–1915), dum la studado li ankoraŭ finis lernadon de la masonista metio per diplomo. La fortuno lin favoris per eksterordinaraj instruistoj – eminentaj arkitektoj Jaroslav Syřiště, J. Oplt kaj ĉefe Emil Králík. La oficialan preparon li kronis per studado en vid-arta universitato en Prago ĉe profesoro Jan Kotěra (1916–1919), kiu persone lin elektis kiel sian studenton. Tiamaniere li evitis ankaŭ servon en la milita fronto kaj akiris avancon en la profesia kariero.

Alveno al Brno redakti

Fuchs estis logita al Brno en 1923 per perspektivo de faka posteno en la konstruista kaj planista sekcio de la konstruplanista direktorejo de la urbo. Jam en 1922 invitis lin al konkurso Jindřich Kumpošt. Brno tiam bezonis multe konstrui, kio donis esperon de abunda kaj certa realigado kaj preskaŭ neniajn obstaklojn por la moderna tendenco. En tiu posteno li aŭtomate ricevadis taksojn, kiuj eniris historion de la arkitekturo (Vianda borso, Pavilono de la urbo Brno).

Dum la milito li fariĝis instruisto en la legenda artista lernejo de „Baťa“ kaj post la milito profesoro de urboplanado en la teknika universitato en Brno.

Bohuslav Fuchs estis vundita dum aŭtomobila paneo survoje al Prago en 1970 kaj mortis la 27-an de septembro 1972.