Personoj Dediĉitaj al la Disvastiĝo de la Instruaĵoj de la Profeto kaj Ĝihado[1] (arabe جماعة أهل السنة للدعوة والجهاد, ĝama'atu ahalis sunna liddavati va'alĝihad), pli fame konata per sia haŭsa nomo Boko HaramBoko Ĥaram, estas terorisma grupo, kiu asertas esti islama, en Nigerio. La grupo havas celon regi Nigerion laŭ sia propra interpretado de la islama sistemo de leĝaro, kiu nomiĝas Ŝario,[2] malgraŭ ke kelkaj agoj de la grupo estas kontraŭislamaj kaj kontraŭŝariaj.[3]

Boko Haram
neregula militistaro • terorisma organizaĵo
Komenco 2002 vd
Geografia situo 11° 41′ 2″ N, 12° 57′ 21″ O (mapo)11.683820712.9558386Koordinatoj: 11° 41′ 2″ N, 12° 57′ 21″ O (mapo)
Lando(j) NiĝerioKamerunoĈadoMalioNiĝero vd
Situo Borno Ŝtato
Boko Haram (Niĝerio)
Boko Haram (Niĝerio)
DEC
Boko Haram
Boko Haram
Map
Boko Haram
Ideologio

islama terorismo

Fondinto(j) Mohammed Yusuf vd
Ĉefestro(j) Abubakar Shekau • Mohammed Yusuf vd
vdr

Kvankam la grupo unuafoje famiĝis post siaj bataloj kontraŭ la armeo de Nigerio en 2009, oni ne scias multe pri kiel funkcias la grupo.[4] Sed laŭ raportoj de la fama novaĵkanalo Al-Ĝazira, la grupo dividiĝas inter tri grupetoj kaj unu grupeto regule kontaktas aliajn terorismajn grupojn en Somalio kaj Nordafriko.[2]

La grupo kaŭzis morton de pli ol 450 personoj en 2011.[2]

Etimologio redakti

Boko haram estas haŭsa diraĵo, kiu signifas 'okcidenteca (ne-islama) edukado estas harama (malpermesita, peka)'. La baza signifo de boko estas 'falsaĵo'. La vorto akiris la aldonajn signifojn 'okcidenteca edukado' kaj 'latina alfabeto' kiam la brita kolonia administracio enkondukis sian propran lernejan sistemon en la regiono, kaj tiel minacis la tradician (malfalsan) islaman, ankaŭ per la enkonduko de la latina alfabeto (baƙaƙen boko) por la haŭsa lingvo anstataŭ la araba alfabeto (ajami, baƙaƙen larabci), kiu estas instruata en la koranaj lernejoj.

Humanitaraj sekvoj redakti

Plurjara kruela militado estigis en pluraj areoj humanitaran krizon, speciale akran en ŝtato Borno. La humanitara organizaĵo Kuracistoj sen landlimoj diras ke pli ol unu miliono da niĝerianoj perdis aliron al la necesega humanitara helpo. Homoj suferas atakojn, forkaptojn, malbonan traktadon kaj ekspluatadon; virinoj kaj knabinoj suferas seksatencojn kaj aliajn specojn de seksperforto. «Temas pri unu el la plej gravaj humanitaraj krizoj de la pasintaj jardekoj. 7,1 milionoj da senrimedaj homoj dependas de humanitara helpo por plu vivi. Ili dependas de la plej bazaj aĵoj kaj servoj: manĝaĵo, akvo, sano, tegmento», diris Luis Eguiluz, prezidanto de la organizaĵo .

La niĝeria armeo malpermesas al humanitaraj agentejoj iri tien ĉar tio estus malobservo de internaciaj kontraŭterorismaj leĝoj. «Tiuj ĉi kontraŭterorismaj leĝoj malhelpas humanitajn grupojn intertrakti kun tiuj partioj en la konflikto, kiujn oni taksas teroristaj. Sekve, kiu kunlaboras kun teroristoj, tiu mem fariĝas teroristo», li diris. Equiluz rimarkigis ke tiuj ĉi leĝoj malhelpas krizhelpan aliron, ĉar la intertraktadon kun armitaj grupoj oni rigardas kiel krimon.

Referencoj redakti

  1. "Nigeria policemen in court trial for Boko Haram killing", BBC News, 2011-07-13.
  2. 2,0 2,1 2,2 Dozens killed in Nigeria clashes. AlJazeera (2011-12-31). Alirita 2011-12-24.
  3. Jimmoh, Abbas (2011-06-13). Boko Haram not representing Islam –Gov Aliyu. Sunday Trust. Alirita 2012-01-02.
  4. "Terrorism in Nigeria: A dangerous new level", The Economist, 2011-09-03.