Boldizsár Horvát

hungara politikisto

Boldizsár HORVÁT [boldiĵAr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Horvát Boldizsár malofte Horváth Boldizsár estis hungara verkisto, poeto, juristo, politikisto, ministro, membro de Hungara Scienca Akademio, membro de Societo Kisfaludy.

Boldizsár Horvát
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1822 (1822-01-01)
en Szombathely
Morto 28-an de oktobro 1898 (1898-10-28) (76-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio Address Party • Deák Party • Radical party • Liberal Party vd
Familio
Parencoj Boldizsár Láng vd
Profesio
Okupo politikisto • poeto vd
Aktiva en Budapeŝto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Boldizsár Horvát

Boldizsár Horvát naskiĝis la 1-an de januaro 1822 en Szombathely. Li mortis la 28-an de oktobro 1898 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Boldizsár Horvát frekventis lernejojn en sia naskiĝurbo, poste en Sopron, fine li akiris diplomon en Jura Akademio (Győr). Li komencis sian juran karieron en 1841 en Szombathely. Baldaŭe li politikadis apoganta Ferenc Deák-on. En 1848-1849 li estis elektita parlamenta deputito, tial poste li estis kondamnita je prizono. Li denove estis deputito en 1861, inter 18651878, inter 18841892. Inter 1867-1871 li estis ministro. Ekde 1878 li okupiĝis pri literaturo.

Verkaro (elekto) redakti

  • Municipium és parlamentarismus 1866
  • A bírói hatalomról 1869
  • Horvát Boldizsár Összes költeményei (Ĉiuj poemoj de Boldizsár Horvát) 1927

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti