LÁNG Boldizsár estis hungara aktoro, teatrestro, reĝisoro naskita en Miskolc la 15-an de novembro 1822 kaj mortinta en Élesd la 7-an de februaro 1890.

Boldizsár Láng
Persona informo
Naskiĝo 15-an de novembro 1822 (1822-11-15)
en Miskolc
Morto 7-an de februaro 1890 (1890-02-07) (67-jaraĝa)
en Aleșd
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Lajos Láng
Patrino Anna Csepreghy Lángné
Edz(in)o Emília Prielle Lángné
Okupo
Okupo aktoroteatrestro • reĝisoro • komponisto
vdr

Biografio redakti

Li iĝis aktoro en 1841 en la trupo de sia patro, Lajos Láng, kie ankaŭ lia patrino, Anna Csepreghy ludis. Inter 18521868 li estis teatrestro kaj reĝisoro. Post sia retiriĝo li estis oficisto en Debrecen. Li havis sukcesojn precipe kiel komikulo. Li luktis per siaj artikoloj (Magyar Sajtó, 1858. 45. sz. és Hon, 1865. 237. sz.) por organizo de interesdefendo de la provincaj aktoroj. Li verkis popolteatraĵon el la historio de hungara rabisto Bandi Angyal (1850).

Roloj ĉefaj redakti

  • Hajlósi (Nagy I.: Tisztújítás);
  • Mazeppa (Słowacki–Drake);
  • Ephesusi Dromio (Sh.: Tévedések vígjátéka);
  • Sugár Laci (Szigeti J.: A vén bakancsos és fia, a huszár);
  • Peti (Eötvös J.–Szigeti J.: Viola);
  • Szapolyai (Jókai M.: Dózsa György);
  • Liliomfi (Szigligeti E.).

Fonto redakti

  • Magyar színházművészeti lexikon.