Bolesław Leśmian

Bolesław LEŚMIAN (Bolesław Lesman, 22-a de januaro 1877 en Varsovio- 5-a de novembro 1937 en Varsovio) estis pola poeto origine juda de pola modernismo- Juna Pollando.

Bolesław Leśmian
Persona informo
Bolesław Leśmian
Naskonomo Bolesław Lesman
Naskiĝo 22-an de januaro 1877 (1877-01-22)
en Varsovio
Morto 5-an de novembro 1937 (1937-11-05) (60-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Tombejo Powązki en Varsovio vd
Etno poloj vd
Lingvoj polarusa vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Faculty of Law of Taras Shevchenko National University of Kyiv vd
Subskribo Bolesław Leśmian
Familio
Edz(in)o Zofia Chylińska vd
Amkunulo Teodora Lebenthal • Celina Sunderland vd
Parencoj Bernard Lesman • Jan Brzechwa • Antoni Eisenbaum • Antoni Lange vd
Profesio
Okupo poeto-juristo • verkisto vd
Laborkampo literaturo vd
Aktiva dum 1895– vd
Verkado
Verkoj Łąka ❦
Bifurcated Orchard ❦
Q11789586 ❦
Q9248384 ❦
Q11829984 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Leśmian naskiĝis en la familio de inteligenculoj polaj-judaj. La patro de Bolesław, Józef Lesman, devenis de la familio de librejantoj, la patrino- Emma Sunterland estis de la jurista familio. La frato de poeto estis Jan Brzechwa, fama aŭtoro de infanaj poemoj, kiu donis al Bolesław pseŭdonomon "Leśmian" (pole tiu, kiu sin nomiĝas "la arbara"). Li pasis sian junecon en Ukraino, en Kievo. Li studis tie juron en la universtitato de sankta Vladimiro. De 1901 li loĝis en Varsovio, kiun li opinis kiel la sia urbo. Poste li vojaĝis al Germanio kaj Francio. La unua amo de Bolesław estis pentristino Celina Sunderland kiu ne volis edziĝi kun li. Li tamen edziĝis kun alia pentristino- Zofia Chylińska. Poste li enamiĝis ankaŭ en Dora Lebenthal al kiu li dediĉis la ciklon de erotikaj poemoj- W Malinowym Chruśniaku. Li troviĝis en la pola modernismo danke al Zenon Przesmycki (malkovranto de Cyprian Norwid), kiu enkondukis lin al sia revuo Chimera. De 1911 Leśmian kreis la Teatron Artistikan en Varsovio. Dum jaroj 1912-1914 li vivis en Francio. Post la unua mondmilito, en 1918 li transloĝiĝis al Hrubieszów, kie li estis notario, kaj poste al Zamość li havis notariejon. En 1929 laboristo de Leśmian ŝtelis 20 mil złoty. Malfeliĉe Leśmian devis kovri la ŝtelitan monon. La edzino proponis vendi sian diademon kion Leśmian faris, tamen li revenis sen mono. La indignita edzino forveturis al Łomża. En 1933 Leśmian membriĝis la Akademion polan de literaturo. En 1935 li transloĝiĝis denove al favorigita Varsovio kie li mortis du jarojn poste.

La verkoj de Bolesław Leśmian redakti

 
La Revo de Henri Rousseau

La poemoj de Bolesław Leśmian estas tre malnombraj. Ĝi estas nur kvar volumoj de poezio. Ili estas specialaj, originalaj de aliaj poeziaj verkoj de pola poezio. Nepopulara en sia patrio li estis vere nekomprenata pro siaj originalaj celoj en artismo. Komence li inspiriĝis per la filozofio de Henri Bergson uzante en siaj poemoj lian élan vital- vitala pelemo. Ilustrante tiujn konceptojn li esprimis la formojn mitologiajn, malnovajn polajn, slavajn- tre tipajn al la spiriteco de Kresy (la orientaj limoj de Pollanda kulturo- hodiaŭ plejparte la teritorioj de Belorusio, Ukraino, Litovio, Latvio, Rusio). La ĉefa temo estas la malsana amo, ekspirita en la rilato kun la morto, la demonoj, la magiaj fortoj kaj la Dio. La Dio estas tie temo speciale interesa, ĉar poeto sugestas ke Li ne ekzistas. La silento en ĉieloj kaj en infernoj estas la novigaĝo de Leśmian ĉar en tiu temo li formas la propran al tiu poeto filozofion, ekzistadisman. La poetikaj formoj de Leśmian estas ĉefe baladoj, malpopularaj en pola modernismo, kaj la kantoj kaj amaj poemoj. Ili estas kreitaj en la spirito de mitologio kreita de Leśmian, kio li faras enkondukante al la makabraj fabeloj, erotikaj mitoj, okultaj kantoj, ofte similaj al Charles Baudelaire sed tute aliaj al la tradicia mitologio. Leśmian estis ankaŭ simbolisto kreante la personojn, kreaĵojn metaforiajn kun filozofaj funkcioj. Ĝenerale Leśmian verkis baladoj kaj aliaj poemoj tre regularaj, preskaŭ ĉiam silabotinikaj. Tial oni opinias ke la "reguligitaj" mortaj, vanecaj, amaj sencoj estas la heredaĵo de pola baroko de Mikołaj Sęp-Szarzyński kaj Józef Baka. Paradokse la regularismo estas kontraŭstarita al la neologismoj de la nova tipo. Tiuj estas neologismoj stiligantaj la emocian, fantazan mondon de Leśmian. Li ĝin kreas ofte de malnovaj slavaj kaj polaj vortoj partigante ĝin, kaj ludante per la malnovaj radikoj. Krom la poemoj Leśmian verkis ankaŭ la du volumojn de fabeloj, popularaj en hodiaŭa Pollando.

Verkoj redakti

Bibliografio redakti