Bolesław Prus

pola verkisto

Bolesław Kibel, originale Aleksander GŁOWACKI blazono Prus (naskiĝis la 20-an de aŭgusto 1847 en Hrubieszów, mortis la 19-an de majo 1912 en Varsovio) estis pola verkisto kaj publicisto de pozitivismo, kunkreinto de pola realismo en literaturo, kronikisto de Varsovio, pensisto kaj populariganto de scio kaj de perpieda kaj bicikla turismo.

Bolesław Prus
Persona informo
Aleksander Głowacki
Naskonomo Aleksander Głowacki
Naskiĝo 20-an de aŭgusto 1847 (1847-08-20)
en Hrubieszów
Morto 19-an de majo 1912 (1912-05-19) (64-jaraĝa)
en Varsovio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Tombejo Powązki en Varsovio vd
Etno poloj vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco PollandoRusia Imperio vd
Alma mater Universitato de Varsovio vd
Subskribo Bolesław Prus
Familio
Gefratoj Leon Głowacki vd
Profesio
Alia nomo Bolesław Prus vd
Okupo ĵurnalistofilozofoverkisto • literaturkritikisto • prozisto vd
Laborkampo beletro vd
Aktiva dum 1872– vd
Verkado
Verkoj La Pupo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Kovrilpaĝo de Bolesław Prus: Pekoj de l' infaneco; 1980; tradukis Antoni Grabowski

Kreado redakti

Proza verkado de Bolesław Prus apartenas al la plej grandaj atingaĵoj de la pola literaturo. Ĝi estas plej proksima al verkaĵoj de tiaj verkistoj kiel Charles Dickens kaj Anton Ĉeĥov.

Temo de lia plej frua verkado estis prezentado de socia maljusteco kontraste al nefekunda vivo de la fermita en sia mondo bienposedantaro (Dusze w niewoli - Animoj en sklaveco, Anielka - Anjo).

En tiu ĉi periodo Prus estis atestanto de tragedio de la homa sorto kaj de sociaj maljustaĵoj, kaŭzitaj grandparte de intertuŝo kun frukapitalisma ekonomio (Powracająca fala - Revenanta ondo). Aperiĝantajn soci-ekonomiajn fenomenojn Prus en sia verkado analizis kaj pritaksis.

Lia unua granda romano estis Placówka (1885–1886) — komence aperanta en la revuo "Wędrowiec" (Migranto). Laŭvice estiĝis lia epopea panoramo de tiutempa Varsovio el la jaroj 1878–1879 – romano Lalka ("La Pupo"[1]) (1887–1889 en "Kurier Codzienny", libra eldono 1890). Prus verkis ankaŭ soci-moran romanon Emancypantki (1890–1893 same en la "Ĉiutaga Kuriero", lbra eldono 1894). En sia unu historia romano La Faraono (1895–1896 en "Tygodnik Ilustrowany", libra eldono 1897) li prezentis, surfone de elektita periodo el historio de la Antikva Egiptujo, mekanismojn de regado, ŝtato kaj socio. El tiu romano oni faris filmon La faraono en 1965 reĝisorita de Georgo Kavaleroviĉo.

Poste en 1909 li eldonis ankoraŭ unu romanon Dzieci (Infanoj) (1908 en la sama "Ilustrita Semajnrevuo", libra eldono 1909), en kiu kritikis la rusian revolucion de 1905. Morto de la verkisto ĉesigis laboron pri la lasta nefinita romano Przemiany (Ŝanĝiĝoj) (1911–1912 en "Tygodnik Ilustrowany").

En Esperanto aperis redakti

 
La Nova Jaro, 1891.

Referencoj redakti

  1. E_elsendo el la 04.09.2015. Arkivita el la originalo je 2015-09-04. Alirita 2015-09-04.

Eksteraj ligiloj redakti