Bolesław Pylak (naskiĝis la 20-an de aŭgusto 1921 en Łopiennik Górny, proksime al Krasnystaw - 6-a de junio 2019) – estis pola romkatolika episkopo, dioceza episkopo de Lublin en la jaroj 1975–1997, ekde 1992 ĉefepiskopo kaj de 1997 ĉefepiskopo senioro.

Bolesław Pylak
Persona informo
Naskiĝo 20-an de aŭgusto 1921 (1921-08-20)
en Gmina Łopiennik Górny
Morto 6-an de junio 2019 (2019-06-06) (97-jaraĝa)
en Lublino
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Katolicki Uniwersytet Lubelski Jana Pawła II. Wydział Teologii
Okupo
Okupo teologo • katolika sacerdoto • katolika episkopo
vdr

Vivo redakti

Li naskiĝis kiel filo de Feliks kaj Helena. Antaŭ la dua mondmilito abiturientiĝis. Aktive partoprenis skoltismon. Laboris en familia bieno. Dum la milito en 1941 iĝis soldato de Kamparanaj Batalionoj uzante pseŭdonomon Kalina. Li aktivis kiel enketisto kaj laŭleĝisto – avertis pri germanaj operacoj kaj informis minacitojn pri ebla aresto, helpante akiri taŭgajn dokumentojn. Kunaranĝis helpon por enprizonigitoj.

La 29-an de junio 1948 ricevis ordinon de la manoj de episkopo Stefan Wyszyński. La 14-an de marto 1966 estis nomumita titolara episkopo kaj helpa episkopo en lublina diocezo. La 29-an de majo 1966 episkopiĝis. La 27-an de julio 1975 ekposedis la diocezon kiel dioceza episkopo, kaj post reorganizo de strukturoj de la katolika eklezio en Pollando en 1992 iĝis la unua ĉefepiskopo de la ĉefdiocezo. La 14-an de junio 1997 iĝis pensiulo.

En 1958 doktoriĝis en KUL. En 1969 akiris la titolon de profesoro.

Bolesław Pylak publikigis kelke da libroj:

  • Mistyczne ciało Chrystusa (Mistika korpo de Kristo),
  • Eucharystia sakramentem jedności Mistycznego Ciała Chrystusa (Eŭkaristio kiel sakramento de unueco de la Mistika Korpo de Kristo),
  • Biskup Lubelski Stefan Wyszyński jako duszpasterz (Episkopo Stefan Wyszyński kiel animzorganto).

La 7-an de decembro 2006 okazis solena renovigo de lia doktoriĝo en Katolika Universitato de Lublin, kaj la 4-an de decembro 2007 li estis distingita per Medalo pro meritoj por KUL.

Distingita per la Kruco de Pola Enlanda Armeo kaj de la Kruco de Kamparanaj Batalionoj.

Eksteraj ligiloj redakti