Boletacoj

familio de fungoj

Boletacoj (Boletaceae), aŭ „tubetfungoj“, estas familio el la divizio de Bazidiomikotoj (Basidiomycota) el la regno de la fungoj (Fungi). En Mezeŭropo hejmiĝas 15 genroj kun ĉ. 50 specioj. Al la familio de la Boletacoj ankaŭ estas la tre ŝatataj manĝeblaj fungoj (nobla boleto, Lekcino) kaj maloftaj fungegoj (taŭra boleto, vinruĝa boleto).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Boletacoj
pina boleto (Boletus pinophilus)
pina boleto (Boletus pinophilus)
Biologia klasado
Regno: Fungoj Fungi
Divizio: Bazidiomikotoj Basidiomycota
Klaso: Agarikomicetoj Agaricomycetes
Subklaso: Boletineae
Ordo: Boletaloj Boletales
Boletaceae
Chevall., 1826
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Karakterizaĵoj redakti

 
tubetoj de tilopilo

La tubetfungoj havas plej ofte grandaj, karnecaj fruktokorpoj kun tubetoj je la malsupra surfaco de la ĉapelo. En tiu spomgeca kaj facile forprenebla tubeta tavolo formiĝas la sporoj. La boletacoj vivas plej ofte en simbiozo kun la radikoj de vaskulaj plantoj (plej ofte arboj) (mikorizo).

Al la Boletacoj apartenas multajn ŝatatajn manĝeblaj fungoj, ekzemple nobla boleto kaj badia implerio (Imleria badia ), kaj tre malmultaj nemanĝeblaj aŭ venenaj fungoj, ekzemple trilopoj kaj satanaj boletoj. La fungokolektantoj tial tre ŝtatas la familion. Karakteistike ĉe multaj specioj estas la grize verda kolorigo de la karno kaj la tubetoj post premo aŭ vundiĝo, kaŭzita de derivaĵoj de la pulvinacido.

Laŭ la opinio de kelkaj aŭtoroj la Strobilomiceto formas propran familio (Strobilomicetacoj) kaj estas rekte parencaj al la Boletacoj.[1] Bon enmetas ilin ankaŭ en la familio de la Boletacoj , tie ili havas la rangon de subfamilio Strobilomycetoidae .

Gravaj genroj redakti

En Mezeŭropo kreskas jenaj genroj:

La sola eŭropa specio de la genro Strobilomyces estas la ordinara strobilomiceto (S. strobilaceus).

La suiloj (Suillus) hodiaŭ estas apartigitaj en propra familio, suilacoj (Suillaceae).

Fontoj redakti

Literaturo redakti

  • Meinhard Moser: Pilze - Die Röhrlinge und Blätterpilze. Kleine Kryptogamenflora, 2a volumo . 5a eldono. Spektrum Akademischer Verlag. 1993. | ISBN = 978-3827408983. 533 paĝoj
  • Marcel Bon: Pareys Buch der Pilze. Kosmos. Stuttgart. 2005. ISBN 978-3-440-09970-4. 362 pĝoj

Referencoj redakti

  1. * R.F.R. McNabb: The Strobylomycetaceae of New Zealand. New Zealand Journal of Botany | 5a volumo. 1967, pp. 532-547 Weblink Arkivigite je 2008-10-24 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj redakti