Bollullos Par del Condado

Bollullos Par del Condado [bojUjos] estas municipo de Hispanio, en la provinco Onubo, regiono Andaluzio. Ĝi ricevas la kromnomon "Par del Condado" (ĉe gralando) ĉar estas ĉe la Graflando de Niebla.

Bollullos Par del Condado
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato  Hispanio
Aŭtonoma Komunumo  Andaluzio
Provinco Provinco Onubo (Huelva)
Komarko Graflando Onubo
Poŝtkodo 21710
Retpaĝaro [1]
Politiko
Urbestro Francisco Díaz
Demografio
Loĝantaro 13 959  (2010)
Loĝdenso 279,18 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 20′ N, 6° 32′ U (mapo)37.339722222222-6.5372222222222Koordinatoj: 37° 20′ N, 6° 32′ U (mapo) [+]
Alto 131 m [+]
Areo 50 km² (5 000 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Bollullos Par del Condado (Andaluzio)
Bollullos Par del Condado (Andaluzio)
DEC
Bollullos Par del Condado
Bollullos Par del Condado
Situo de Bollullos Par del Condado

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bollullos Par del Condado [+]
vdr
Loko de la provinco de Onubo en Hispanio

Loĝantoj redakti

La loĝantoj nomiĝas bollulleros. La censita populacio en 2010 estis 13 959 loĝantoj kaj la denseco estas 279,18 loĝ/km².

Situo redakti

Bollullos Par del Condado estas situa en la okcidenta parto de Andaluzio en la komarkodistrikto Graflando (Onubo) en la sudorienta parto de la provinco de Onubo, je altitudo de 131 m; je 47 km el Onubo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 50 km². La geografiaj koordinatoj estas 37°20′23″N 6°32′14″Ok.

Ekonomio redakti

Agrikulturo (vitaro, persikarboj kaj fragoj), kaj brutobredado. Ĉe industrio gravas la industrio pri vino kaj hegemonio de la sektoro servoj, ekzemple riparado de aŭtoj, konstruado, la industrio de nutrado, trinkaĵoj kaj tabako, gastejoj kaj industrio de ligno kaj korko.

Historio redakti

Estas restaĵoj prahistoriaj, de romia epoko, islama ktp. La kristana konkero okazis en 1253 sub la regado de Alfonso la 10-a kun intenco integrigi ĝin al graflando de Niebla, sed finfine la familio de Medina Sidonia ekhavis la teritorion. La pesto kaj la nobela impostado ruinigis la loĝantaron kiu grandparto elmigirs al Ameriko dum la 16-a jarcento. Dum la 18-a jarcento la vilaĝo rekuperiĝis danke al kresko pro la vendado de vino al Ameriko. Multaj foruloj venis, inklude de francoj, kiuj setlis.

Jam ene de la provinco de Onubo, kio okazis en 1834, Bollullos havis populacion de 4.600 loĝantoj.

Vidindaĵoj redakti

Estas kvin preĝejoj. Urbodomo de stilo novmudeĥaro.

Oni celebras multajn lokajn festojn, kiaj la 7a de decembro pri virgulino kun fajroj, la 20an de januaro kun kamparfesto de San Sebastiano, Karnavalo, la Sankta Semajno, la krucoj de majo, la festoj de Sankta Antonio kaj de Sankta Johano la 13an kaj 24an de junio, respektive, la 12an de septembro, tago de la patronino, virgulino Nuestra Señora de las Mercedes ktp.

Estas granda muzika tradicio en la vilaĝo kun multaj bandoj.

Bibliografio redakti

  • Archivo Municipal del Ayuntamiento de Bollullos Par del Condado
  • Patrimonio Histórico. Bollullos Par del Condado. L.B.P, M.J.C.T., R.M.C.M., A.D.P., M.J.D.D., F.M.G.G., J.M.G.G., Ayuntamiento de Bollullos y Junta de Andalucía, 2003.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti