Bolonjo

komunumo de Italio

Bolonjo (itale Bologna) estas urbo en Italio. Ĝi estas la ĉefurbo de la regiono Emilio-Romanjo, en la centro-norda parto de la lando.

Bolonjo
Fotomontaĵo: Lauhorloĝe de supre: Baziliko San Petronio , Archiginnasio de Bologna, Fontano de Neptuno, Madonna di San Luca, Turo Unipol; kaj du mezepokaj turoj.
komunumo de Italio • urbo • universitata urbo • urbego
Ŝtato  Italio
Regiono Emilio-Romanjo
Provinco BO Bolonjo (2005)
Geografia situo 44° 30′ N, 11° 21′ O (mapo)44.511.35Koordinatoj: 44° 30′ N, 11° 21′ O (mapo)
Alto super marnivelo 54 m
Areo 140 (2005) km²
Loĝantaro 387 971 (2023)
Loĝdenso 2754 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Anzola dell'Emilia, Calderara di Reno, Casalecchio di Reno, Castel Maggiore, Castenaso, Granarolo dell'Emilia, Pianoro, San Lazzaro di Savena, Sasso Marconi, Zola Predosa (2005)
Patrono Sankta Petronio
Festa tago 4-a de oktobro (2005)
Nomo de loĝantoj bolognesi
Poŝtkodo 40121
Imposta kodo A944
Kodo laŭ ISTAT 037006
Telefona prefikso 051
Retpaĝo http://www.comune.bologna.it/
Loko en mapo
vdr

Laŭ la tradicio, en Bolonjo kreiĝis la plej antikva universitato en Eŭropo, la Universitato de Bolonjo, en 1088; ankoraŭ nuntempe la studentoj konsistigas gravan parton el la kultura kaj socia vivo de la urbo. Bolonjo ankaŭ famas pro siaj du klinantaj turoj kaj siaj tipaj portikoj, kiuj ornamas la tutan antikvan urbocentron, unu el la plej grandaj kaj plej bone konservitaj de Italio.

La urbo estis fondita pli ol mil jaroj antaŭ Kristo, kaj ĉiam rolis kiel grava nabo: unue por la Etruskoj (Velzna/Felsina) kaj la Keltoj (Bona), poste ĉe la Romianoj (Bononia), kaj daŭre dum Mezepoko, kiel libera komunumo; dum jarcento ĝi estis la kvina urbo de Eŭropo laŭ loĝantaro.

Hodiaŭ, pro sia geografia situo, Bolonjo estas grava ŝosea kaj fervoja nabo por la tuta norda Italio; ĝi posedas gravan foir-kvartalon, havas internacian flughavenon kaj gastigas la centrajn oficejojn de pluraj kulturaj, ekonomiaj kaj politikaj institucioj.

Kirko

Vidindaĵoj redakti

La Baziliko Sankta Petronio (itale: Basilica di San Petronio) estas la ĉefa preĝejo de Bolonjo. Ĝia fasado superregas la faman urboplacon Placo Maggiore. Per siaj gigantaj dimensioj (longeco 132 metroj, larĝeco 60 metroj, volboalteco 45 metroj) la baziliko estas la kvina plej alta preĝejo de la mondo. Rimarkinda estas la vigla kolorigo de la internaj muroj kaj la multkoloraj vitraloj.

La Museo internazionale e biblioteca della musica estas muzika muzeo kaj muzikbiblioteko en la Palazzo Aldini Sanguinetti, en la historia centro de Bolonjo.

Servoj redakti

Famuloj redakti

Esperanto en Bolonjo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Bolonja Esperanto-Grupo.

La Bolonja Esperanto-Grupo, unu el la plej malnovaj en la tuta Italio, ekestis en 1911, kaj daŭre aktivas nuntempe.

En 1915 provizore oni starigis oficejon de Itala Esperanto-Federacio ĉe la sidejo de IKE en Bolonjo, ĉar praktike la Federacio, pro eniro de Italio en la unuan mondmiliton, estis ĉesiginta sian aktivecon.

En 1920 okazis tie la 5-a Nacia Kongreso de Esperanto kaj en 1955 la 40-a Universala Kongreso de Esperanto.

Interesaĵoj redakti

21.04.1945: Kampanjo de Italio: Dua Pola Korpuso de la Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento liberigis Bolonjon (ekde la 9-a de aprilo 300 polaj soldatoj pereis, 600 estis vunditaj) kaj Castel Maggiore-Corticella (entute en Italio mortfalis preskaŭ 2 500 polaj soldatoj) - lasta batalo de la korpuso pro politikaj kialoj, ĉar poloj povus marŝante direkte al Jugoslavio kunpuŝiĝi kun sovetiaj, komunistaj taĉmentoj kaj ektroviĝi tro proksime al Pollando.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti