Boltigen

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Boltigen (stacidomo).
Boltigen
Blazono de Boltigen
Boltigen
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Supra Simme-Valo-Saanen
Malnova distrikto ĝis 2009 Supra Simme-Valo
Koordinatoj  46° 37′ 0″ N 7° 23′ 0″ O / 46.61667 °N, 7.38333 °O / 46.61667; 7.38333 (mapo)Koordinatoj: 46° 37′ 0″ N 7° 23′ 0″ O / 46.61667 °N, 7.38333 °O / 46.61667; 7.38333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1404
Areo 77,0 km²
Alteco 814 m super marnivelo
Poŝtkodo 3766
Komunumkodo 0791
Mapo de Boltigen
vdr


Pri la komunumo redakti

Boltigen estis komunumo en Kantono Berno, Svislando. Ĝis la 31-a de decembro 2009 ĝi apartenis al la malnova distrikto Suba Simme-Valo, kaj ek de la 1-a de januaro 2010 ĝi estas parto de la nova administra distrikto Supra Simme-Valo-Saanen. Ĝi havis 1404 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008, kiu nombro iomete malkreskis al 1381 ĝis la 31-a de decembro 2009.

Geografio redakti

Boltigen situas ĉe la bordo de la rivero Simme kaj estas la plej malsupra komunumo de la Supra Simme-Valo. La komunumo konsistas el ok municipoj nomitaj en la alemana lingvo Bäuerten kun aŭtonoma administracio, nome: Simmenegg, Adlemsried, Schwarzenmatt, Boltigen, Reidenbach, Eschi, Weissenbach kaj Oberbäuert.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Boltigen limas en nordo al Plaffeien (Kantono Friburgo), en sudoriento al Oberwil en Simme-Valo, en oriento al Diemtigen, en sudo al Zweisimmen, en sudokcidento al Saanen, kaj en okcidento al Jaun (Kantono Friburgo).

Trafiko redakti

Boltigen situas ĉe la trajnlinio de la kompanio Berno-Lötschberg-Sempiono-Fervojo de Spiez al Zweisimmen kaj disponas pri stacidomoj en Boltigen kaj Weissenbach.

La komunumo situas ĉe la kantona ĉefvojo de Spiez al Zweisimmen, kaj estas elirpunkto de la pasejvojo trans la Jaun-Pasejo al Bulle en Kantono Friburgo.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Boltigen datiĝas el la jaro 1276 kiel Boltingen.

Ŝpuroj en la kaverno Ranggiloch indikas, ke en Boltigen setlis homoj jam en la frua ŝtonepoko. El mezepoko postrestis la kastelruinoj Simmenegg, Eichstalden kaj Laubegg.[1]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti