Bolto (ruse Болт) estas baleto en 2 aktoj de soveta komponisto kaj pianisto Dmitrij Ŝostakoviĉ.

Bolto
baleto • muzika verko aŭ komponaĵo
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

La Bolŝoj Baleto de Moskva Bolŝoj-teatro dancis en la Televido-Dancofilmo de Bel Air Media de la jaro 2006. Antaŭ 75 jaroj Stalin malpermesis la baleton. Oni dancis la baleton nur mallongan tempon, la ŝtato malpermesis la baleton "Bolt" ĉirkaŭ la jaro 1931. La kialoj de malpermeso ne estas klaraj. Eble, la baleto ne nur montris la "novajn" socialajn amasajn homojn, sed ankaŭ la solan homon aktivan kun propra volo. La ŝtata kulturo eble ne volis aktivan homon kun propra volo, sed nur homojn laboremajn por la nova socio. Fine, Dimitri Ŝostakovitŝ ofte ne sciis kiel komponi, aŭ la muziko estas burĝa aŭ nobela kaj ofte ne sufiĉe "nova", kvankam la komponisto uzis mirakle la riĉan heredaĵon de la rusa popola kulturo.

Filmaro redakti

La Televizio Arte montris la Televido-Dancofilmon de Bel Air Media, de la jaro 2006.

Personoj kaj Dancistoj redakti

La Televido-Dancofilmo de Bel Air Media de la jaro 2006 estas farita de:

  • Ivaŝka, la infano de stratoj: Morikihiro Ivata (japane: Morikihro Iwata) dancis la infanon de stratoj.
  • Kozelkov, estas la burokrato; Genadij Janin [3][rompita ligilo] dancis la burokraton.
  • La teknika alĝustigisto: Vjaĉeslav Lopatin dancis la teknikiston, la teknikan alĝustigiston.

Enhavo de baleto "bolto": (Libreto) redakti

Rivalo en amo kalumnias la junan, neglektan, neakuratan fabriklaboriston, oni maldungis la junan laboriston. Li trinkas alkoholon kaj li planas venĝon. Li komisias alian junulon; la junulon ĵetas "BOLTON" en la novan maŝinon de fabriko kaj li sabotas la maŝinon.

Baletmuzika redakti

Dmitrij Ŝostakoviĉ komponis sarkasman, humurplenan baletmuzikon, popolan muzikon, seriozan muzikon, cirkomuzikon, valsojn, marŝojn kaj tangojn, kaj li ligas la muzikon.

Elsendo en televido redakti

Arte.Tv montris la 2-an de novembro 2009 la baleton "bolton" en elsendo "vespero de Bolŝoj" (Bolschoj estas grandteatro en Moskvo). La baleto daŭras 87 minutojn.

Eksteraj ligiloj redakti