Bombardado de Tokio (10a de marto 1945)

En la nokto de la 9a/10a de marto 1945 fortoj de Usona Aerarmeo (USAAF) faris detruan incendibomban atako al Tokio, nome ĉefurbo de Japanio. Tiu atako estis kod-nomita Operaco Meetinghouse fare de la USAAF kaj estis konata kiel Grandtokia Aeratako en Japanio.[1] Dum la atako, bomboj faligitaj el 279 bombaviadiloj Boeing B-29 Superfortress forbruligis multon de orienta Tokio. Pli ol 88 000 kaj eble ĉirkaŭ 100 000 japanoj, ĉefe civiluloj, estis mortigitaj kaj unu milionoj iĝis senhejmaj, kio faris ĝin la nura plej detruiga aeratako de la Dua Mondmilito. La japanaj aeraj kaj civilaj defendejoj montriĝis maltaŭgaj, kaj nur 14 usonaj aviadiloj kaj 96 aviadilanoj perdiĝis.

Restaĵoj de japanaj civiluloj post la bombardado de Tokio de la nokto de la 9a–10a de marto 1945.

La atako al Tokio estis intensigo de aeratakoj en Japanio kiuj estis komencintaj en junio 1944. Antaŭ tiu operaco, la USAAF estis fokusinta al kampanjo de precizbombado kontraŭ japanaj industriaj instalaĵoj. Tiuj atakoj estis ĝenerale malsukcesaj, kio kontribuis al la decido ŝanĝi al incendiiga bombado. La operaco dum la komencaj horoj de la 10a de marto estis la unua grava incendiiga bombadatako kontraŭ urbo de Japanio, kaj unuoj de USAAF uzis gravajn diferencajn taktikojn el tiuj uzitaj en precizbombadaj atakoj kiel bombado dumnokta. La etenda detruo okazigita de la atako kondukis al la fakto ke tiuj taktikoj iĝis normaj por la avaiadiloj de USAAF nome B-29 ĝis la fino de la milito.

Koordinatoj: 35° 41′ N 139° 46′ O / 35.683 °N, 139.767 °O / 35.683; 139.767 (mapo)

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. "Legacy of the Great Tokyo Air Raid". The Japan Times. 15a de marto 2015. Alirita la 11an de februaro 2019.