Bombardier Aerospace

La Bombardier Aerospace estas filio de Bombardier, la kanada aviadila fabrikanta kompanio. La Bombardier Aerospace estas konata pro negocaj aviadiloj kaj regionaj komercaj aviadiloj kiel CSeries. La sidejo de Bombardier Aerospace lokiĝas en Dorval, Kebeko, Kanado.

Bombardier Aerospace
Bombardier Aerospace
negoco vd
Dum 23-a de decembro 1986 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Canadair
Jura formo Filio
Sidejo Dorval, Kebeko, Kanado.
Lando Kanado
Estr(ar)o Fred Cromer
(Prezidanto por Komerca Aviadilo)
David Coleal
(Prezidanto por Negoca Aviadilo)
Jean Seguin
(Prezidanto por Aerostrukutro kaj Inginera Servo)
Dungitoj 25,550 (2014)
Agokampo Aviadilo
jet airliner
Posedata de Bombardier vd
filiaj kompanioj Canadair vd
TTT www.bombardier.com/en/aerospace.html
vdr

Historio redakti

En 1986, Bombardier aĉetis Canadair, la ŝtata kompanio de Kanado, kiu antaŭe produktis militajn kaj civilajn aviadilon de Kanado. Canadair suferis financan krizon dum la prilaboro de Challenger. Bombardier ankaŭ aĉetis Irlandan aviadkompanion Short Brothers kaj Usonan aviadkompanion Learjet, Kanadan aviadkompanion De Havilland Canada. Post la aĉeto de Canadair kaj aliaj kompanioj, Bombardier koncentriĝis je la produktado de komercaj kaj negocaj aviadiloj.

De 1980-aj jaroj al 1990-aj jaroj, Bombardier produktis komercajn kiel Challenger kaj CRJ serioj, CSeries. Tamen konkurenco kun aliaj kompanioj kaj speciale la malsukceso de CSeries malpopularigis aviadilojn de Bombardier. La 20-an de januaro 2016, United Airlines anoncis ke oni aĉetos 40 B737, anstataŭe la CS300. Ĝis la mendo de Air Canada en 2016, Bombardier ne ricevis neniun mendon.[1] La 29-an de oktobro 2015, Kebeka registaro investis 1 miloj da dolaroj al Bombardier por helpi CSeries protekti laborejon. La Financa helpo el registaro provokis leĝan debaton kun Embraer.

La 28-an de aprilo 2016, Bombardier vendis 75 CS100 al Delta Air Lines. Tamen la 27-an de aprilo 2017 Boeing sendis peton de enketado al Departmento de komerco kaj Usona Internacia Komisio por dumpingo.[2] La 26-an de septembro 2017, Departmento de Komerco konkludis ke Bombardier ricevis subvencion kaj imposos 300% da Antidumpinga inmposto. La fina decido estos anoncita la 19-an de decembro 2017, kaj tarifo estos imposita la 8-an de februaro 2018.

Aviadiloj redakti

Negocaj aviadiloj redakti

 
Bombardier Challenger 650 en Parizo, 2007.
  • Learjet 35
  • Learjet 55
  • Learjet 60 XR
  • Learjet 85
  • Learjet 40 XR
  • Learjet 45 XR
  • Learjet 70/75
  • Bombardier Challenger 300
  • Bombardier Challenger 600 serioj 605
  • Bombardier Challenger 850
  • Bombardier Global Express XRS/5000/6000

Komercaj aviadiloj redakti

 
Bombardier CRJ200 de Lufthansa, 2007.
  • Bombardier CRJ200/100 (50 pasaĝeroj)
  • Bombardier CRJ700 series/900/1000 (70–100 pasaĝeroj)
  • Bombardier CSeries (100–160 pasaĝeroj) (Nuna Airbus A220)[noto 1]

Turbopropaj aviadiloj redakti

  • CL-415
  • Short 330
  • Short 360
  • Bombardier Dash 8 Q400

Milita aviadilo redakti

  • Short Tucano

Senpilota Aera Vertulilo (UAV) redakti

  • Bombardier CL-327 Guardian

Notoj redakti

  1. Surbaze de la BRJ-X (Bombardier Regional Jet eXpansion) 80–110 seĝa jetaviadila koncepto.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti