Bombardilo (de la greka:bombos... bruo) estas sieĝarmilo kiu por la unua fojo, en la Okcidento, estis uzata en la 14-a jarcento. Ĝi havis la formon de kaverna cilindro kiu tre similas al oblonga barelo plifortigita per feraj ringoj; la bombardilo estis ŝargata laŭ la paftubo. Pliposte oni nomis tiajn armilojn kanonojn.

Bombardilo, Kastelo de Malbork (Pollando)

La armilo estis metita sur ligna bloko kaj pafas pafaĵojn el fero aŭ ŝtono kiuj estis propulsitaj per la forto de esplodanta pulvo. La ŝargado de bombardilo estis temporaba kaj ne estis sen danĝero por la funkciigantoj.

La plej malnova pruvo por la uzado de la armilo estas reliefo, farita de budhistaj monaĥoj el Ĉinio en 1128. En la Okcidento ili aperis, i.a. dum la sieĝo de Metz en 1324 kaj dum la batalo inter angloj kaj skotoj, en 1327 sur la batalkampoj.

En marto 1375 Jehan le Mercier, unu el la konsilantoj de la franca reĝo Karlo V, estis komisiita por fari grandan feran kanonon (grand canon de fer). Sur la vendoplaco de Caen li konstruigis tri forĝejojn. Oni uzis 2 300 funtojn da fero. La paftubo de la bombardilo konsistis el longaj feraj bendoj kiuj estis kunforĝitaj; la tuto estis plifortigita per feraj ringoj. La armilo estis per 90 funtoj da ŝnuro fikse ligita kaj enpakita en kunkudritaj feloj kiel protekto kontraŭ pluvo kaj humido.

La vorto bombardi rememoras nin al ĉi tiu mezepoka armilo.

Vidu ankaŭ redakti