Bombo estas eksplodema aparato, plejofte ujo plenigita per eksplodema materialo, celita al detruo. Plejofte ekigilo kaŭzas la eksplodon, kiun ekfunkciigas ekz. telemastrumilo aŭ iuspeca sentilo. Se ĝi estas mempropulsata, la bombo estas parto de misilo.

Usona bombo (2003)
Mark 83

La bombojn oni uzas amase de la Dua Mondmilito. Oni uzas ilin ofte dum militoj kaj por agi terorisme.

La militistoj kutime ĵetas ilin de aviadiloj. La bomboj povas esti je malsamaj dimensioj kaj laŭ tiu, ili povas esti destinitajn por detrui malsamajn celojn.

Nune la plej detrua bombo estas la hidrogena bombo kaj poste la atombombo. La plej detruaj bomboj neatomaj estas la usona MOAB (Amasa Artileria Aera Bombo kvankam ĝi estas pli konata kiel "Patrino de ĉiu bombo") de la Aera Militforto kaj la rusa "Patro de ĉiu bombo" (provita je septembro de la jaro 2007, kiu postulas esti kvaroble pli pova ol MOAB).

Vidu ankaŭ redakti