Bona Sinjorino

Novelo de Eliza Orzeszkowa tradukita de Kabe (1909)

Bona Sinjorino estas novelo de la pola verkistino Eliza Orzeszkowa, tradukita de Kazimierz Bein. La tradukaĵo aperis en 1909 [1] ĉe Möller & Borel en la serio Esperanta Biblioteko Internacia.

Bona Sinjorino
Bona Sinjorino
Bona Sinjorino
Aŭtoro Eliza Orzeszkowa
Eldonjaro 1909
Urbo Berlino
Eldoninto Möller & Borel
Paĝoj 52
vdr

Estas aperintaj ankaŭ eldono en 1924 (ĉe Ellersiek & Borel, 56 paĝoj) kaj represo en 1979 en Varsovio ĉe Pola Esperanto-Asocio. Nova eldono aperis ĉe Fonto en 2016.

Recenzo redakti

 
 La aŭtorino delikatsenta, jam bone konata al ni esperantistoj i. a. per Zamenhofa traduko de l’ romano Marta, rakontas en tiu noveio pri seninfana riĉulino, kiu intencante plenigi sian enuan vivadon per bonfarado, adoptas mizeran knabinon, edukas, lernigas, amuzas ŝin, sed iom post iom uzante ŝin kiel ludilon, luksan amuzaĵon, fierigas la fraŭlinon, mem fremdiĝas pli kaj pli de ŝi, eĉ malŝatas kaj fine forpuŝas la dorlotitan, kiun komence ŝi volis levi al pli bona socia stato. Modele traduko de Kabe. 
— D ro Blaas. Aŭstria Esperantisto n043 (maj 1928)
 
 Iom malgaja rakonto pri infanvivo, tiel bone verkita, tiel lerte tradukita ke la legaĵo estas interesplena. Belga esperantisto n121-122 (mar-apr 1925) 

Referencoj redakti

  1. en 1910 laŭ Historio de Esperanto, I, p. 303


Eksteraj ligiloj redakti