Bonfara kapitalismo

Bonfara kapitalismo estas kapitalismo kiu inkludas politikojn de sociala bonfaro.[1] Bonfara kapitalismo estas ankaŭ la praktikon de negocoj kiu havigas bonfarajn servojn al siaj dungitoj. Bonfara kapitalismo en tiu dua senco, aŭ alivorte "industria paternalismo", estis centrita en industrioj kiuj dungis kapablan laboron kaj pintis meze de la 20a jarcento.

La fabriko de Cadbury en Bournville, ĉ. 1903, kie laboristoj laŭdire laboris en kondiĉoj kiuj estis tre favoraj por tiu tempo.

Nuntempe, bonfara kapitalismo estas plej ofte asocia kun la modeloj de kapitalismo de Centra kaj Norda Eŭropo, kiel la skandinava modelo, la sociala merkatekonomio kaj la Rejna kapitalismo. En kelkaj okazoj bonfara kapitalismo ekzistas ene de miksa ekonomio, sed bonfaraj ŝtatoj povas ekzisti kaj fakte ekzistas sendepende el politikoj komune same al miksitaj ekonomioj kiel al ŝtatintervenismo kaj etenda regularo.[2]

Notoj redakti

  1. "Welfare capitalism – Definition". Merriam-webster.com. Merriam-Webster Dictionary. Alirita la 12an de januaro 2020.
  2. "The surprising ingredients of Swedish success – free markets and social cohesion" (PDF). International Economic Association. 25a de junio, 2013. Alirita la 15an de januaro, 2020.