Bongusta eŭterpoJusaro (Euterpe edulis) estas brazila palmo endemia de la Atlantikaj arbaroj. Ĝia trunko atingas ĝis 20 m ene la arbaro kaj ĝiaj fruktoj estas manĝaĵo al pluraj bestoj kiaj ramfastoj, jakuoj, jakutingoj, pekaroj, sciuroj, turdoj, ktp, kiuj dissemigas la palman specion tra la arbaro.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bongusta eŭterpo

Biologia klasado
Regno: Plantoj
Klaso: Unukotiledonaj plantoj
Ordo: Arecales
Familio: Arekacoj
Genro: Euterpe
Specio: E. edulis
Euterpe edulis
(Martius, 1824)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tradicie la kuirita eno de la Jusara trunko (palmomedolo) estas fajna manĝaĵo al la arbaraj popoloj. Nune ĝi estas ankaŭ serĉata en manĝejoj en Brazilaj urbegoj. Tamen la dehakado de Bongusta euterpo estas aktuale malpermesita en Brazilo, ĝia konsumo eblas ankoraŭ pere de la kaŝkomerco. La konsumo de jusara palmomedolo minacas nun la Bongustan eŭterpon kaj la bestojn kiujn rilatas al ĝi, kiel la Blankakrona jakutingo.

Literaturo redakti

  • LORENZI, H. Palmeiras brasileiras e exóticas cultivadas. Instituto Plantarum, 2004

Vidu ankaŭ redakti