La Bonina petrelo, Pterodroma hypoleuca, estas marbirdo de la familio de Procelariedoj. Ĝi estas malgranda birdospecio de la genro de burdopetreloj. Oni ĉirkaŭkalkulas, ke 995,000 individuoj aŭ 99% el la tutmonda populacio reproduktiĝas sur la Nordokcidentaj havajaj insuloj, dum nur 5,000 individuoj aŭ 1% el la tutmonda populacio reproduktiĝas ĉe la marbordoj de Japanio sur la insuloj Boninoj kaj Vulkanoj. Ties sekretema kutimaro kaj limigita teritorio rezultis ke spite kelkaj studoj multaj aspektoj de la biologio de tiu specio estas malmulte konataj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bonina petrelo
Bonina petrelo, ĉe Francfregataj Sablejoj
Bonina petrelo, ĉe Francfregataj Sablejoj

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Pterodroma
Pterodroma hypoleuca
(Salvin, 1888)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto kaj taksonomio redakti

La Bonina petrelo estas malgranda petrelo, 30 cm longa kun enverguro de ĉirkaŭ 67 cm. Ĝi havas blankam kapon kun nigra krono kaj vizaĝaj markoj; ĝenerale la kapo ofte havas skvamecan aspekton. Ties palgrizaj supraj partoj havas pli malhelajn unuarangajn kaj flugilkovrilojn kiuj kreas markon kun formo de litero M tra la dorso. La subflugiloj estas blankaj kun malhelaj bordoj kaj makulo ĉe akzelo kaj tra la subflugilaj kovriloj. La vosto estas malhelgriza, kaj la resto de la plumaro estas blanka, escepte pro malhela duonkolumo ĉe la brusto. Kiel ĉe la resto de la petreloj de la genro Pterodroma la nigra beko estas mallonga kaj hokoforma. La kruroj kaj piedoj estas rozkolorecaj kun malhelaj makuloj.

La Bonina petrelo estas nune laŭsupoze proksime rilata al la Makulpetrelo kaj al la Blankakola petrelo en la subgenro Proaestrelata, baze sur revizio de la tuta genro Pterodroma konsidere la morfologion, alvokojn, reproduktan biologion, dieton kaj parazitajn laŭsojn.[1] Spite ke la specio havas du malproksimegajn kaj separatajn reproduktajn areojn la specio estas monotipa kaj ne estas agnoskitaj subspecioj.

Kutimaro redakti

Dieto redakti

La Bonina petrelo kaj la tre proksime rilata Makulpetrelo estas la ununuraj petreloj de la genro Pterodroma kie fiŝoj estas la hegemonia dieto. Ĉefaj predaĵoj estas fiŝoj el la familio Miktofedoj (torĉofiŝoj) kaj Sternoptiĥedoj (hakilfiŝoj). Ili konsumas ankaŭ kalmarojn el la familio de Ommastrefedoj.[2] Ĉiu tiuj predoj estas loĝantoj en mezprofundaj akvoj kiuj uzas fotoforojn kaj migras al la surfaco dumnokte por manĝi; pro tio oni supozas, ke la Boninaj petreloj estas noktulaj manĝantoj kiuj kaptas predojn ĉe la surfaco dum ripozas mare aŭ dumfluge. La okuloj de la Bonina petrelo enhavas altajn nivelojn de la pigmento rodopsino kiu helpas por la nokta vidkapablo. La Bonina petrelo estas kutime soleca mare, sed estas foje vidata en grandaj multspeciaj birdaroj. Kiel ĉe ĉiuj el la procelariedoj, ankaŭ la Bonina petrelo havas modifitan areon de ventro konata kiel proventrikulo kiu parte digestas predon por krei stomakoleon, nome energiriĉan oleon kiu estas pli malpeze kaj facile portebla ol la predo.

Reproduktado redakti

 
Bonina petrelo kaptita en sablo ĉe la Midvejatolo de la Tertremo kaj cunamo de 2011, antaŭ esti savita.

La Bonina petrelo reproduktiĝas en densaj kolonioj, sur insuloj de la Nordokcidentaj Havajaj insuloj; nome en Francfregataj Sablejoj, Lajsano, Lisianski, Pearl-kaj-Hermes-atolo, Midvejatolo kaj Kure-atolo; kaj sur la Vulkanaj Insuloj kaj la Boninaj Insuloj sude de Japanio. Nestumado okazas vintre por eviti konkurencon por la nestotruoj kun aliaj nestumantaj procelariedoj. En la Nordokcidentaj Havajaj insuloj la reprodukta sezono foje koincidas kun tiu de la pli granda Pacifika pufino, kiu ĉikanos kaj eĉ mortigos la idojn de la Bonina petrelo por uzi la nestotruon. Ambaŭ gepatroj partoprenas en la elfosado de la nestotruoj, kiuj estas kutime elfosataj en sablo, kaj estas 1-3 m longaj. Paroj estas teritoriemaj, kaj defendas areon de ĉirkaŭ 2 m ĉe la nestotrua enirejo. Ili montras ankaŭ filopatrion, revenante al la sama nestotruo en sinsekvaj jaroj, reelfosante la nestotruon se necesas.

 
Bonina petrelido

Oni supozas, ke la specio pariĝas porvive (kiel aliaj Procelarioformaj); paroj entreprenas porpariĝajn flugojn konsistajn el persekutado kaj alvokado de unu al la alia super la kolonio antaŭ la ovodemeto. La ino demetas ununuran ovon por ĉiu reprodukta sezono, kaj se tiu perdiĝas oni ne faras novan klopodon anstataŭan. La ovodemeto okazas fine de januaro. Ambaŭ gepatroj kovas la ovon, per periodoj de entute ok tagoj por la masklo kaj de ses tagoj por la ino. Eloviĝo okazas post ĉirkaŭ 50 tagoj, ĉirkaŭ meza marto. La idoj estas duonfrumaturaj tuj post eloviĝo, kovrita per helgriza lanugo, kaj estas kovataj de la plenkreskuloj dum du tagoj post eloviĝo, post kio ambaŭ gepatroj manĝas mare kaj revenas nokte por nutri la idon. Idoj estas nutrataj el stomakoleo kaj el malgrandaj pecoj de predoj. La elnestiĝo okazas ĉirkaŭ 80 tagojn post eloviĝo, nome komence de junio.

Migrado redakti

Poster la reprodukta sezono kaj idoj kaj plenkreskuloj migras norden al la maroj ĉe Honŝu kaj ĉefe ĉe Sanriku en Japanio. La epoko de la migrado estas parte influita de la marsurfaca temperaturo. La birdoj ekdisiĝas suden kaj orienten denove en aŭgusto kaj ekrevenas al siaj reproduktejaj insuloj en septembro. Dum la reprodukta sezono la birdoj manĝas en akvoj ĉirkaŭ la reproduktejaj insuloj. La specio ne estis registrita en orienta Pacifiko.

Rilato kun homoj redakti

Antaŭ la alveno de homoj la Bonina petrelo nestumis en la ĉefaj Havajaj Insuloj, fakte aperis restoj de fosilioj en Kauai, Oahu kaj Molokai. Tiuj ostoj troviĝis en asocio kun homa arkeologio, klare montrante ke ili estis manĝofonto por polineziaj setlantoj, kune kun aliaj marbirdoj. Tiu specio estis formortigita el la ĉefaj insuloj antaŭ la alveno de eŭropanoj.

La specio estas nune minacata de enmetitaj specioj, ĉefe ratoj. Nome la Polinezia rato kaj la Nigra rato formortigis populaciojn de Boninaj petreloj en la Nordokcidentaj Havajaj insuloj, ĉefe per rabado de ovoj. La Polineziaj ratoj enmetitaj en la atolo Kure estis tioma problemo por la Boninaj petreloj ke dum kvinjara periodo en la 1960-aj jaroj eĉ ne ununura ido elnestiĝis (dume elnestiĝa sukceso povas esti tiom alta kiom ĝis 90% en foresto de enmetitaj predantoj). Simila formortigado okazis ĉe Midvejo, kie la nigraj ratoj enmetitaj en 1943 (la samaj nigraj ratoj kiuj kaŭzis la formortigadon de la Lajsana ralo) malpliigis la populacion de Boninaj petreloj el 500,000 birdoj al 32,000 ĉirkaŭ 1995.[3] Kunikloj enmetitaj en la insulo Lisianski detruis la reproduktan habitaton kaj subfosis la nestotruojn. Habitatodetruo limigas la reproduktan sukceson en kelkaj insuloj, ĉefe ĉar ĝi pliigas la konkurencojn kun pli agresemaj specioj kiaj la Pacifika pufino.

Oni klopodas konservadajn praktikojn por protekti la Boninan petrelon kaj aliajn marbirdojn kiuj kunhavas kun tiu ĉi specio la reproduktejajn insulojn. Projektoj por insula restaŭrado estas restaŭrante la indiĝenan vegetaĵaron en Lajsano kaj Midvejo, kaj oni formovis ratojn kaj kuniklojn el ĉiuj el la Nordokcidentaj Havajaj insuloj. La specio estas nune klasita kiel 'Malplej Zorgiga'.

Referencoj redakti

  1. Imber, M.J., (1985) "Origins, phylogeny and taxonomy of the gadfly petrels Pterodroma spp." Ibis 127: 197-229
  2. Harrison, C. S., T. S. Hida, M. P. Seki. (1983). "Hawaiian seabird feeding ecology". Wildl. Monogr. 85: 171.
  3. Seto, N. W. H., kaj D. O’Daniel. 1999. Bonin Petrel (Pterodroma hypoleuca). En The Birds of North America, No. 385 (A. Poole kaj F. Gill, eld.). The Birds of North America, Inc., Philadelphia, PA.