Bontemperata agordo

Sub la aronomo wohltemperierte Stimmungen [bontemperataj agordoj] Andreas Werckmeister enkondukis ekde 1681 serion da agordoj je klavarinstrumentoj, kiuj ebligas enharmonajn ŝanĝojn kaj praktike taŭgigas per tio la tonalojn de la tuta kvintocirklo permesanta transponadojn ĝis tiam neeblajn.

Deduktado de la nocio redakti

La verbo temperi venas de latina temperare, kio signifas „ĝuste mezuri“; ĝi volas diri en la muziko, ke oni povas sisteme agordi intervalojn iomete malperfektajn, por ke ĝenaj etintervaloj kiel la sintona kaj la pitagora komo malaperas. Tiuj ĉi etintervaloj fakte malebligas la transponadon en ajnajn tonalojn per la kutimaj dek du klavoj kaj necesigas ĉe perfekta agordo multajn kromajn klavojn kiel ekzemple la 31-ŝtupa arkiklaviceno de Nicola Vicentino, kiu pliampleksigis la tiam kutiman meztonan agordon transponiva. Werckmeister kondamnis tiajn instrumentojn kiel „paliativoj de la subduontonoj“.

Karakteristiko redakti

Karakteristike por bontemperataj agordoj estas, ke ĉiuj gravaj intervaloj nur tiom devias de la perfekta agordo, kiom ĝin toleras la aŭdado. La fama agordo Werckmeister III ege plivastiĝis. Ĝi havas kiel kroma eco plej eblan perfektan agordon sur la blankaj klavoj. Per tio ekestas harmonia, kvazaŭ meztone sonanta C.-maĵoro kun laŭgrada transiro in pli akran, kvazaŭ pitagore sonanta F diesa maĵoro. Tio signifas, tiu ĉi agordo kreas nepre alcelitan, konturitan tonalkarakteristikon, kiu ekestas per celate malegala agordado de la dek du kvintoj de la kvintocirklo.

Antagonismo inter bontemperata kaj egalgrada redakti

Niaj hodiaŭaj pianoj plejparte estas egalgrade (egale) agorditaj. Per tio la tonalkarakteristiko perdiĝas, ĉar ĉiuj etaj sekundoj estas agordata kiel plej eble egale kiel nuraj duontonpaŝoj. Tiun ĉi egala dekdugrada temperado Werckmeister konis de Gioseffo Zarlino, kies geometrian monokordo-konstruaĵon de 1588 li citis. Zarlino tamen priskibis ĝin kiel liutagordo, kiu jam delonge estis konata en la frua 16-a jarcento. Sur la „bontemperatan klavarilon“ Werckmeister transmetis ĝin nur post ĉ. unu kaj duonan jarcentojn, kaj li nome envicigis ĝin en la aldonaĵo de sia ĝeneralbasa instrulibro de 1698 eksplicite inter la bontemperatajn agordojn kiel limitkazo. Tion poste transprenis aliaj temperado-teoriistoj kiel Georg Andreas Sorge (1744). La egalgradan agordon tamen rifuzis kelkaj teoriistoj pro la niveligo de la tonalkarakteristiko kaj pro la ĝis tiam ne kontentige solvitaj voĉteknikaj problemoj. Ekzemple Johann Philipp Kirnberger, disĉiplo de J.S. Bach, ekde 1766 konceptis neegalajn, bontemperatajn agordojn pli rapide aplikeblajn je klavariloj.

La disvastiĝinta aserto (ekz en la germanlingva enciklopedio Brockhaus), la nocio bontemperata agordo estas identa kun la egalgrada agordo, do estas nekorekta. Ankaŭ la fama komponverko Das Wohltemperierte Klavier de Johann Sebastian Bach (16851750) ne celis demonstri la egalgradan agordon, sed pli ĝuste akcenti la tonalkarakterojn samkiel sisteme instrukcii la komponadon laŭ la tonaloj de la tuta kvintcirklo, kio eblis alie ol per la tiam kutima meztona agordo. Kiel verdire Bach agordis, tion oni ne povas kun certeco dedukti el la disputo inter la Bach-disĉiplo Kirnberger kaj Friedrich Wilhelm Marpurg (17181795).

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • Werkmeister, Andreas: Orgel-Probe oder kurtze Beschreibung ... wie durch Anweiss und Hülffe des Monochordi ein Clavier wohl zu temperiren und zu stimmen sey..., Frankfurt und Leipzig 1681
  • Werckmeister, Andreas: Musicalische Temperatur, Quedlinburg, 1691.
  • Werckmeister, Andreas: Die notwendigsten Anmerkungen und Regeln wie der Bassus continuus oder Generalbaß wol könne tractieret werden, Aschersleben 1698.
  • Zarlino, Giuseppe: Sopplimenti musicali, Venedig 1588.
  • Johann Georg Neidhardt: Sectio Canonis harmonici. Königsberg 1724.
  • Johann Philipp Kirnberger: Die Kunst des reinen Satzes in der Musik Königsberg 1774
  • Mark Lindley: Stimmung und Temperatur. In: Frieder Zaminer (Hrsg.): Geschichte der Musiktheorie. Bd. 6. Darmstadt 1987 S. 109-332, ISBN 3-534-01206-2
  • Alfred Dürr: Johann Sebastion Bach – Das Wohltemperierte Klavier. Bärenreiter, Kassel 1998, ISBN 3-7618-1229-9
  • Wilfried Neumaier: Was ist ein Tonsystem?. Frankfurt am Main, Bern, New York 1986, ISBN 3-8204-9492-8

Ligiloj redakti