Bookcrossing

tutmonda movado por senpaga librotransdono

Bookcrossinglibrokruciĝo estas tutmonda movado por senpaga librotransdono ĉefe al nekonataj homoj sed ankaŭ al konatoj. La esenco de "Bookcrossing" estas elliberigo de libroj en la sovaĝejon por sekvi iliajn vojaĝojn same kiel la vivojn, kiujn ili tuŝis.

Librokruciĝa Festivalo, 2017
Librokruciĝa Festivalo, 2017

La ideo ekzistas ekde marto 2001, kaj ĝi formaliĝis 17-an de aprilo 2001 kun lanĉo de la retpaĝo bookcrossing.com. Dum la unuaj 11 monatoj po ĉirkaŭ 100 novaj membroj aliĝis monate. En marto 2002 eldoniĝis unupaĝa raporto en la “Book-Magazine” (librorevuo), kiu atentigis la mediojn pri la temo kun la rezulto, ke ĝis nun ĉiutage pli ol 300 novaj membroj aliĝas, tendenco pliiĝanta.

Partoprenantoj redakti

ekzistis pli ol 1,7 milionoj da "bookcrossers" (librokruciĝantoj), kiuj jam registris pli ol 11.7 milionoj da libroj vojaĝantaj tra 132 landoj[1]. [11]

La librokruciĝantoj devenas el ĉiuj aĝogrupoj kaj demografiaj kategorioj.

"Bookcrossing" estas transkontinenta fenomeno, kun membroj el pli ol 130 landoj – de Antarkto ĝis Zimbabvo. La plej granda nombro troviĝas en Usono. Tamen, la komunumo en Eŭropo kreskas daŭre. Al libroj la partoprenantoj ne konigas landlimojn kaj ilin "elliberigas" ofte dum vojaĝoj.

Iuj librokruciĝantoj uzas formon de librokruciĝo por videbligi librojn en Esperanto dum internaciaj poliglotaj renkontiĝoj aŭ kongresoj. Kial ne ekzemple dum la internacia evento de Bookcrossing mem kiu en 2019 okazos en Mainz, Germanio ?[2]

Procedo redakti

Librokruciĝanto registras siajn librojn en la retpaĝo, por ke ĉiu libro havu sian propran BCID (bookcrossing-Identeconumero). Per tiu numero la libro estas signata (manskribite, per etikedo, aŭ iel ajn). Per tiu numero tiu, kiu trovas "elliberigitan" libron, povas rigardi en www.bookcrossing.com, kiu elliberigas la libron, kaj kie ĝi jam estis. Oni mem povas ankaŭ fari enskribon, por ke aliaj librokruciĝantoj sciu, ke la libro fartas bone. Post kiam oni legis la libron (aŭ ankaŭ ne), oni mem elliberigas la libron denove. Ekzemple oni lasas ĝin en kafejo, en trajno aŭ en parko, tiel ke homoj povu trovi ĝin – aŭ oni povas doni ĝin al amiko aŭ konatulo.

Motivoj redakti

Partoprenantojn de "Bookcrossing" povas allogi aventuro, malprofitemo kaj literaturo en unika miksaĵo, kiu estas nerezistebla por iaj legemuloj. La afineco al botelpoŝto aŭ al kartetoj je aerobalonoj iel memorigas onin pri pasintaj periodoj. Krome oni povas rigardi al "bookcrossing" kiel tutmondan, grandan kaj malfermitan biblioteko.

Ĉu mi devas disiĝi de miaj amataj libroj? redakti

Jes kaj ne. Unuflanke kelkfoje ekzistas libroj, kiujn oni legis unufoje kaj poste ili nur kuŝas ie ajn en la ĉambro. Tro bonaj por esti forĵetitaj, tiuj libroj tamen ne estas sufiĉe valoraj por esti kolektataj. Tiuj libroj estas jam destinataj por vojaĝi. Aliflanke ekzistas libroj, kiujn oni kolektas kaj eĉ ne pruntas. Nu, laŭdire ekzistas intertempe librokruciĝantoj, kiuj aĉetas certajn librojn duoble…unu por la kolektado kaj unu por la elliberigo.

Bookcrossing en Esperanto redakti

Sur la oficiala retejo eblas elekti diversajn lingvojn. La oficiala retejo de Bookcrossing menciis (2019) ke iuj lingvoj poste elekteblos, interalie la lingvojn pola kaj Esperanto, kiu troviĝas en traduka fazo (aprilo 2024)[3].

Languages currently being translated. (work in progress)

  • Polski
  • Esperanto

La retpaĝo ekzistas ne nur en la angla. Tamen nur jenaj kromaj lingvoj elekteblas (2019) el la menuo : Afrikaans, čeština, Deutsch, Français, Español, Italiano, Nederlands, Português, Suomi, 日本語, Ελληνικά, Български, Русский, kvankam ankaŭ tiuj lingvoj ne havas kompletan tradukon de la paĝaro.

Krome ekzistas kelkaj alilingvaj instrukcioj (ekzemple en la germana ĉe www.bookcrossers.de), kiuj faciligas la komencon. La "taglibro" de la liberigitaj libroj estas skribata principe en la lingvo de la libro. La senkosta aliĝo estas farata per retmesaĝadreso kaj pasvorto, sed sur la retpaĝo oni estas konata nur je memelektita uzantonomo (ŝercnomo) – la retmesaĝadreso neniam estas montrata ie ajn sur la retpaĝo. Sur tiu retejo oni povas doni al la libroj propran BCID, skribi, kie oni elliberigos la librojn (por ke aliaj librokruciĝantoj povu "ĉasi" kaj trovi ilin), observi, kiam kaj kie aliaj libroj estos elliberigataj (por ke oni mem povu "ĉasi" ilin), fari enskribon pri trovitaj libroj kaj denove elliberigi ilin, post kiam oni legis kaj taksis ilin.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. (angla) "About Book Crossing Popularity" Arkivigite je 2019-11-08 per la retarkivo Wayback Machine (pri populareco de librokruciĝo)
  2. Bookcrossing Convention 2019, Mainz, Germanio : 26-28 aprilo 2019
  3. Languages available (haveblaj lingvoj), Bookcrossing, 2019