Boróka Parászka
PARÁSZKA Boróka [paraAska] rumania hungara ĵurnalistino, redaktorino. Ŝi naskiĝis en Gheorgheni la 5-an de majo 1976. Ŝi estas la filino de la aktoro, reĝisoro Miklós Parászka.
Boróka Parászka | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de majo 1976 (47-jaraĝa) en Gheorgheni |
Lingvoj | rumana |
Ŝtataneco | Rumanio |
Familio | |
Patro | Miklós Parászka |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto • publikigisto • kritikisto |
Premio redakti
- 2008 - premio Katalin Bossányi.
Biografio redakti
Boróka Parászka pristudis filozofion kaj estetikon en Debreceno kaj Budapeŝto. Ŝi estis de 2003 respondecredaktorino de kultura, publikviva semajngazeto A Hét. Ŝi estis kunlaborantino de Új Magyar Szó. Ŝi publikigas regule ankaŭ en la gazetoj el Hungario en la revuoj (Mozgó Világ, Magyar Narancs, Élet és Irodalom ktp.). Ŝi estas kunlaborantino de gazeto Erdélyi Riport kaj de la hungarlingva elsendo de Radio de Târgu Mureș.