Borĉa, serbe Борча, slave Borča, hungare Borcsa [borĉa] estas periferia loĝloko (urba komunumo) de Beogrado en Serbio en municipo Palilula.

Borĉa troviĝas en la nigra parto de Serbio
Loko de Borĉa en municipo Palilula
Panoramo de Borĉa

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Borĉa situas laŭ maldekstra bordo de Danubo ĉe kunfluejo de Danubo kaj Savo, tial ĝi geografie apartenas al Banato, sed administre apartenas al Palilula kaj Beogrado. La serba ĉefurbo troviĝas je 8 km-oj.

Historio redakti

La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko kaj ferepoko. Antaŭ la hungara erao vivis tie jazigoj, sarmatoj kaj romianoj. Borča menciiĝis unuafoje en 1375 laŭ la tiama hungara ortografio "Barcsa", apartenanta al Hungara reĝlando. En 1537 la turkoj okupis ĝin, poste la Habsburgoj en 1717. En 1743 pesto okazis. Inter 1794-1873 la komunumo apartenis al Limgarda zono, poste al Hungara reĝlando, al Torontál, al distrikto de Pancsova, kiel grandvilaĝo Borcsa. En 1826, 1888 kaj en 1924 inundoj okazis, tial en 1933 digo 89 m-ojn longa konstruiĝis.

Ekde 1918 la loko iĝis parto de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj (estonta Jugoslavio), dume inter 1941-1944 la germanoj okupis ĝin. En 1949 Borĉa urbiĝis, baldaŭe iĝis 9-a distrikto de Beogrado, fine en 1965 municipo Palilula formiĝis.

En 2010 ĉinoj konstruas ponton al Zemun.

Vidindaĵoj redakti