Borat: Rigardado en usona kulturon laŭ mende por gloro al kazaĥia nacio (en originalo simile per malbona angla lingvo Borat: Cultural Learnings of America for Make Benefit Glorious Nation of Kazakhstan) estas usona filma komedio, fikcia dokumento, en kiu brita komikulo Sacha Baron Cohen en rolo de kazaĥia raportisto Borat vojaĝas tra Usono.

Borat: Rigardado en usona kulturon laŭ mende por gloro al kazaĥia nacioj
Sacha Baron Cohen kiel Borat Sagdijev.
Sacha Baron Cohen kiel Borat Sagdijev.
filmo
Originala titolo Borat: Cultural Learnings of America for Make Benefit Glorious Nation of Kazakhstan
Produktadlando Usono
Originala lingvo Angla, armena, hebrea
Kina aperdato 3-a de novembro 2006
Daŭro 84 minutoj
Ĝenro Komedio
Buĝeto Usona $18 000 000
Reĝisoro(j) Larry Charles
Produktisto(j) Sacha Baron Cohen
Jay Roach
Scenaro Sacha Baron Cohen
Peter Baynham
Anthony Hines
Dan Mazer
Laŭ la verko de Sacha Baron Cohen
Filmita en Usono
Loko de rakonto Nov-JorkoVaŝingtonoDallasLos-AnĝelesoAlabamoAtlanta
Muziko de Erran Baron Cohen
Ĉefrolantoj Sacha Baron Cohen
Ken Davitian
Pamela Anderson
Luenell Campbell
Produktinta firmao Four By Two
Distribuo 20th Century Fox
IMDb
vdr

Usona premiero estis la 3-an de novembro 2006. La filmo, kiu havis dank' al populareco de televidaj programoj de Cohen jam anticipe kultan statuson, havis grandan sukceson ĉe spektantoj kaj vico de recenzoj markis ĝin kiel la plej bona komedio de la jaro kaj rompan verkon de la ĝenro. La filmo evitas nek seksumadajn ne rasajn aludojn de sufiĉe granda karaktero, tial ĝi fariĝis dorno en okulo de ne nur la plej multe trafitaj kazaĥoj kaj usonanoj, sed ankaŭ de multaj minoritatoj, judoj, ciganojsamseksemuloj.

Okazintaĵo redakti

Borat Sagdijev estas la sesa plej konata kazaĥo kaj la plej bona televida raportisto de Kazaĥia ŝtata televido, kiu elsendos lin Usonon, por ke li filmu ĉi tie dokumenton pri tiu ĉi "lando de nelimigitaj eblecoj". Kaj eventuale li trovu ĉi tie novan edzinon, ĉar tiun malnovan dikan seksatencis kaj disŝiris al li urso.

Borat, la 34-jara kazaĥia ĵurnalisto, do komune kun sia amiko ekiras al Usono, por ke li interkonatiĝu kun tiea kulturo, kaptu kutimojn de la progresinta usona komunumo kaj tiujn li poste enkonduku ankaŭ eĉ en sia naskovilaĝo. La vilaĝo estas tute prezentita al ni en sia plena beleco antaŭ la forveturo de Borat (duondetruitaj domoj, bedaŭriĝintaj homoj, seksumado kun animaloj, proprumado de virinoj) kaj poste ni jam estas atestantoj de sinsekvo de nekredeblaj spertoj kaj situacioj, en kiuj Borat figuras: temu pri lia vizito en televido, enloĝiĝo en luksa hotelo (li volas sterni en lifto konjektante, ke temas pri lia apartmento), ĉeesto ĉe oficiala vespermanĝo, kien li alportos en naztuko pakumitajn siajn ekskrementojn ...

Filmado redakti

Cohen vojaĝas kun la filma stabo tra Usono kaj embarasigas neniel antaŭsentantajn homojn, kiuj konjektas, ke ili estas atestantoj de filmado de vera dokumento por Kazaĥia televido. Sed Cohen iras ĉifoje en aroganteco kaj politika nekorekteco de sia humoro multen pli ol eblis en televida amuzo. Estos ŝparita neniu!

Aprezoj kaj nomumigoj redakti

Ora globo (2007) - La plej bona aktoro en kategorio de muzikaj komedioj: Sacha Baron Cohen
Ora globo (2007) - La plej bona filmo - kategorio muzika filmo kaj komedio nomumigo

Eksteraj ligiloj redakti

Faktoj pri la filmo redakti

  • En la filmo estis dirita nek skribita eĉ ne unu kazaĥia vorto, la filmo mem havas nenion komunan kun Kazaĥio aŭ kazaĥia nacio.
  • Borat ne estas kazaĥia nomo.
  • Scenoj filmataj kvazaŭ en Kazaĥio, estis fakte filmitaj en rumana vilaĝo de nomo Glod.
  • Kelkaj figuroj, kiuj kvazaŭ parolas kazaĥe, fakte parolas rumane.
  • Virino rolanta edzinon de Borat fakte naskiĝis en Kazaĥio, sed ŝi elmigris ĝis Rumanio.
  • Komence de la filmo, kie estas bildigita mapo de Kazaĥio kun najbaraj ŝtatoj, la nomon de ŝtato Kazaĥio anstataŭigas dosiero de literoj en cirila alfabeto, kiu fakte havas nenian sencon, tamen la najbaraj ŝtatoj estas nomitaj per ĝustaj nomoj kaj per latina alfabeto.
  • Fine de la filmo estas bildigita flago de Kazaĥio kaj portreto de Nursultan Nazarbajev, fakte estas bildigita portreto de Ilham Alijev, la prezidento de Azerbajĝano.
  • Najbaro de Borat laŭ la filmo nomiĝas Nursultan Tuyakbay, Nursultan estas nomo de prezidento de Kazaĥio kaj Tuyakbay estas familia nomo de signifa kazaĥia politikisto.
  • Plimulto de la scenoj en la filmo estas filmataj sen scenario kaj plimulto de figuroj en la filmo ne estas aktoroj (krom Borat, Azamat, Pamela Anderson, afrousona prostituitino kaj familio de Borat).
  • Borat en la filmo plejparte parolas hebree, lia kolego Azamat parolas armene. Kelkaj frazoj estas derivitaj el slavaj lingvoj (ekz. "Jak še máš!" tiun ĉi frazon Borat uzas kiel saluton, fakte tio estas pole „Jak się masz?“ kio signifas "Kiel vi fartas?"