Bordhirundo (Riparia riparia) estas migranta paserina birdeto el familio de Hirundedoj, de grando de ĉirkaŭ 12 cm.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bordhirundo
Riparia riparia
Riparia riparia

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Hirundedoj Hirundinidae
Genro: Riparia
Specio: R. riparia
Riparia riparia
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Migrado  Vintrejoj
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    Disvastiĝo redakti

    La bordhirundo vivas en proksimo de lagoj, riveroj. Ĝi ofte nestumas are en krutaj bordoj, altaj muroj, sablominejoj, ofte pli profunde ol unu metro, proksime unu al alia. Ĝi havas ampleksan teritorion somere, enhavante preskaŭ la tutan Eŭropon kaj ĉefe la mediteraneaj landoj kaj ĉirkaŭ la Alpoj el suda Francio al Hungario, parto de norda Azio kaj ankaŭ Nordameriko. Ĝi vintrumas en orienta kaj suda Afriko, Sudameriko kaj Sudazio.

    Priskribo kaj taksonomio redakti

    Ĝia dorso estas terbruna, la ventro estas blanka. Sur ĝia brusto troviĝas horizontale bruna rubando, la vosto estas iomete forka, sed ne tiom kiom ĉe la specioj de la genro Hirundo. La beko estas nigra; la kruroj brunaj. Junuloj havas ruĝecajn pintojn en plumoj. Ĝi flugserĉas grupe, nestumas are. Ĝi flugĉasas insektojn super la akvoj kaj akvoproksime.

    La bruna dorso, blanka gorĝo, malgrandeco kaj rapida bombasta flugo separas ĝin facile el similaj hirundoj, kiel la Murhirundo (Delichon urbicum), la Klifhirundo (Petrochelidon pyrrhonota) aŭ el aliaj specioj de la genro Riparia. Nur la Zona bordhirundo (R. cincta) de subsahara Afriko estas simila, sed la Bordhirundo ĉeestas tie nur vintre.

    La Hela bordhirundo estas la subspecio diluta de norda Barato kaj sudorienta Ĉinio kaj estis foje disigata kiel separata specio Riparia diluta. Ĝi havas pli palgrizbrunajn suprajn partojn kaj malpli distingan brustozonon. Ĝi vintras en Pakistano kaj suda Barato.[1]

    Ĝia flugo estas ondanta. La voĉo estas ĉrip, la kantado estas pepado. Ĝi estas konstanta kiam la birdoj flugas kaj iĝas konversa subtono post kiam ĝi ekripoziĝis. La akra alarmvoĉo estas aŭdata je la trapaso de falko, korvo aŭ aliaj eventalaj predantoj.

    Tiu ĉi specio estis unue priskribita de Linnaeus en sia Systema naturae en 1758, kaj origine nomita Hirundo riparia; la priskribo konsistis el simpla H[irundo] cinerea, gula abdomineque albis – "cindrogriza hirundo, kun blanka gorĝo kaj ventro" kaj la loko estis simple dirita kiel "Eŭropo". La specifa nomo signifas "de riverbordo"; ĝi devenas el la latina ripa "riverbordo".[2]

    Ekologio redakti

     
    Reprodukta kolonio

    Linnaeus jam notis pri la reprodukta kutimaro de tiu specio: Habitat in Europae collibus arenosis abruptis, foramine serpentino – "ĝi loĝas en Eŭropo, en elfosataj truoj en vertikalaj sablomontetoj". Ĝi troviĝas ĝenerale ĉe grandaj areoj de akvo, kiel riveroj, lagoj aŭ eĉ la oceano, la tutan jaron.[3]

    La Bordhirundo aperas en la reprodukta teritorio la unua el sia familio, starte ĉirkaŭ la fino de marto, ĝuste antaŭ la Kamphirundo. En norda Ohio, ili alvenas nombre meze de aprilo nuntempe, ĉirkaŭ 10 tagojn pli frue ol antax 100 jaroj[4].

     
    Nesto kun ovoj

    La manĝo konsistas el etaj insektoj, ĉefe kuloj kaj aliaj muŝoj rilataj al akvo.

    La Bordhirundo estas socia en sia nestokutimaro; el dekduo al multaj centoj da paroj povas nestumi kune, laŭ la disponebla spaco. La nestoj estas je la fino de longaj tuneloj, elfositaj en sablo aŭ ŝtonetoj. La vera nesto estas litaĵo el pajlo kaj plumoj en ĉambreto je la fino de la tunelo, kio tuj pleniĝas je parazitoj. La ino demetas 4 aŭ 5 ovojn meze de majo, kaj kutime okazas dua ovodemetado, escepte en la plej nordaj reproduktejoj.

    Tiu ĉi ne estas rara birdo, kaj ĝi estas klasita kiel Specio Malplej zorgiga de IUCN.[5]

    Referencoj redakti

    1. Turner & Rose (1989)
    2. Linnaeus (1758)
    3. Linnaeus (1758), Accordi & Barcellos (2006)
    4. Henninger (1906), OOS (2004)
    5. BLI (2008)

    Literaturo redakti

    • Accordi, Iury Almeida & Barcellos, André (2006): Composição da avifauna em oito áreas úmidas da Bacia Hidrográfica do Lago Guaíba, Rio Grande do Sul [Bird composition and conservation in eight wetlands of the hidrographic basin of Guaíba lake, State of Rio Grande do Sul, Brazil]. Revista Brasileira de Ornitologia 14(2): 101-115 [Portuguese with English abstract]. PDf fulltext
    • BirdLife International (BLI) (2008). Riparia riparia. En: IUCN 2008. IUCN Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Elŝutita en 18 November 2008.
    • Henninger, W.F. (1906): A preliminary list of the birds of Seneca County, Ohio. Wilson Bull. 18(2): 47-60. plena teksto en formato DjVu kaj en formato PDF
    • Linnaeus, Carl (1758): 101.4. Hirundo riparia. In: Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis (10-a eldono, vol. 1): 192. Laurentius Salvius, Holmius (= Stockholm). PDF fulltext[rompita ligilo]
    • Ohio Ornithological Society (OOS) (2004): Annotated Ohio state checklist. Versio de aprilo 2004. plena teksto en formato Arkivigite je 2004-07-18 per la retarkivo Wayback Machine PDF
    • Turner, Angela & Rose, Chris (1989): Swallows and martins: an identification guide and handbook. Houghton Mifflin. ISBN 0-395-51174-7

    Eksteraj ligiloj redakti