Bordhirundoj estas la specioj de birdoj de la genro Riparia, malgranda genro de paserinaj birdoj de la familio de Hirundedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bordhirundoj
Bordhirundo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Hirundedoj Hirundinidae
Genro: Bordhirundoj Riparia
Specioj

R. paludicola
R. congica
R. riparia
R. diluta
R. cincta

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ties specioj, en taksonomia ordo, estas la jenaj:

Tiuj estas malgrandaj aŭ mezgrandaj hirundoj, grandaj je 11–17 cm longaj. Ili estas malhelgrizbrunaj supre kaj ĉefe blankaj sube, kaj ĉiuj havas malhelan brustozonon.

Tiuj specioj estas ege asociaj kun akvo. Ili nestumas en tuneloj kutime elfositaj de la propraj birdoj en natura sablobordo (de kie venas la popolaj nomoj de la plej konata specio kaj de la tuta genro kaj ankaŭ la latina scienca nomo Riparia, kiu signifas "loĝanto ĉe bordo" aŭ ripa) aŭ teramaso. La ino demetas blankajn ovojn, kiuj estas kovataj de ambaŭ gepatroj, en nesto kovrita de pajlo, herbo aŭ plumoj en ĉambreto je la fino de la nestotruo. Kelkaj specioj reproduktiĝas kolonie.

La tutmonda Bordhirundo estas preskaŭ komplete migranta, kiu reproduktiĝas tra mezvarma Eŭrazio kaj Nordameriko kaj vintrumas en la tropikoj. La aliaj specioj estas parte migrantaj aŭ nemigrantaj.

La bordhirundoj de la genro Riparia, kiel aliaj hirundoj, manĝas insektojn dumfluge super alvo, herbo aŭ aliaj malfermaj kampartipoj.

Referencoj redakti

  • Mullarney, Svensson, Zetterstrom kaj Grant, Collins Bird Guide ISBN 0-00-219728-6
  • Sinclair, Hockey kaj Tarboton, SASOL Birds of Southern Africa, ISBN 1-86872-721-1
  • Turner, Angela K; Chris Rose. (1989) Swallows & martins : an identification guide and handbook. Houghton Mifflin. ISBN 0-395-51174-7.