Por la blovinstrumento boreo, vidu la paĝon boreo.

La Boreo en Kroatio

La boreo estas balkana seka, ofte akra malvarma ventopuŝo el nordorienta direkto.
En la helena mitologio Boreo estis la dio de norda vento aŭ ankaŭ norda vento mem.

Balkana vento redakti

Ĉi tiu vento antaŭ ĉio senteblas dum la vintro trans la Adriatiko kaj la bordregionoj de Triesto kaj Dubrovnik. La vento ekestas super la balkana-altebenaĵo kaj falas laŭlonge tre kruta rokmuro (1000 m). La vento estas kanaligita tra la montpintoj pro kio povas ekesti ekblovoj ĝis 180 km/h.

La nomo boreo referencas al la greka dio de la norda vento Boreo (Βορέας).

Helena dio redakti

 
Forrabo de Oritia fare de Boreo

Boreo (helene Βορέας, latine BoreasAquilo) estis en la helena mitologio filo de la Titano Astraio kaj diino de la matena ĉielruĝo Eoso. Li estis la dio de norda vento aŭ ankaŭ norda vento mem.

Liaj fratoj estis:

  • Eŭro nomata ankaŭ Argesto (laŭ Heziodo) - dio de la orienta aŭ la sudorienta vento,
  • Zefiro - dio de la kvieta okcidenta vento,
  • Notoso - dio de la suda vento.

Boreo estis el ĉiuj ventoj la plej forta kaj plej akra. Lia sidejo estis en Trakio, sed per siaj flugiloj li peladis sin en la tuta mondo.

Lia edzino fariĝis Oritio, filino de la atena reĝo Ereĥteo, kvankam kelkaj versioj nomas ŝin Ĥiono. Ĉar ŝi ne volis edziniĝi al li, Boreo forportis ŝin perforte. Kune ili havis du flugilhavajn filojn nomataj Kalaiso kaj Zeto (Boreadoj), kiuj famiĝis per multaj heroaj faroj, krom aliaj ili ĉeestis ekspedicion de la Argonaŭtoj en Kolĥidon por la Ora ŝaffelo. Boreo kaj Oritio havis ankoraŭ filinojn Ĥiono kaj Kleopatro, kiu edziniĝis al trakia reĝo Fineo.