Boris Johnson

brita ĵurnalisto kaj politikisto

Alexander Boris de Pfeffel JOHNSON [boris ĝons.n] (naskiĝis la  19-an de junio 1964(nun 1964-06-19) en Novjorko, do nun 59-aĝa) estas brita ĵurnalisto kaj politikisto, iama urbestro de Londono kaj ĉefministro de la Unuiĝinta Reĝlando. Li estas membro de la Konservisma Partio de Britio, kaj la parlamentano por Uxbridge and South Ruislip (okcidenta Londono). En 2008 li oficiale fariĝis urbestro de Londono, sekve de la tre malsamopinie pridisputata socialisto Ken Livingstone, kaj en 2012 reelektiĝis. En majo 2016 lin anstataŭis Sadiq Khan, kiu havas pakistanajn familiajn radikojn kaj iĝis la unua islama urbestro de Londono.

Boris Johnson
Ĉefministro de Britio
Persona informo
Boris Johnson
Naskonomo Alexander Boris de Pfeffel Johnson
Naskiĝo la  19-an de junio 1964(nun 1964-06-19)
en Novjorko
Religio anglikanismo
Lingvoj anglafranca vd
Loĝloko West Kensington • Islington • Crouch End • 10 Downing Street vd
Ŝtataneco UsonoUnuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Eton CollegeBalliol College • Ashdown House School • European School, Brussels I vd
Partio Konservisma Partio
Subskribo Boris Johnson
Familio
Patro Stanley Johnson vd
Patrino Charlotte Johnson Wahl vd
Gefratoj Jo Johnson • Rachel Johnson • Leo Fenton Johnson vd
Edz(in)o Allegra Mostyn-Owen (1987–1993). Marina Wheeler (ekde 1993)
Amkunulo Carrie Johnson vd
Infanoj Milo Arthur Johnson • Cassia Peaches Johnson • Theodore Apollo Johnson • Lara Lettice Johnson • Stephanie Macintyre Johnson • Wilfred Lawrie Nicholas Johnson • Romy Iris Charlotte Johnson • Frank Alfred Odysseus Johnson vd
Profesio
Okupo ĵurnalistopolitikisto • redaktisto • verkisto • eseisto • blogisto • historiisto vd
Laborkampo politiko vd
Aktiva en LondonoBruselo vd
En TTT Oficiala retejo vd
Urbestro de Londono
Dum 2008 – 2016
Antaŭulo Ken Livingstone
Sekvanto Sadiq Khan
Partiestro de la brita Konservativa Partio
Dum 23-a de julio 2019
Antaŭulo Theresa May
Sekvanto Liz Truss
Ĉefministro de Britio
Dum 24-a de julio 20195-a de septembro 2022
Antaŭulo Theresa May
Sekvanto Liz Truss
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ekde la 23-a de julio 2019 li estas partiestro de la brita Konservativa Partio, kaj ekde la 24-a de julio ĉefministro de Britio, sekvante post Theresa May en ambaŭ oficoj. Li promesis efektivigi la "Brexit" (eliro de Britio el la Eŭropa Unio) ĝis oktobro de 2019, se necese "malmole", do sen kontrakto por mildigi la abruptan disiĝon.

Johnson estis akuzata pri malhonesto, elitismo, kaj korupto, kaj pri rasismaj, seksismaj, antisemitaj, kaj homofobiaj lingvaĵo kaj politiko.[1]

Post la eksplodo de la pandemio de COVID-19 en Eŭropo en 2020, li asertis ke ne necesas starigi kvarantenon kaj aliajn limigojn, ĉar la tuta loĝantaro devos akiri "kolektivan imunecon". Tiu pozicio estis forte kritikata de la fakuloj kiel senbaza kaj senrespondeca. La 26-an de marto 2020 li mem estis diagnozita pri la infektiĝo, la 5-an de aprilo enhospitaligita kaj sekvan tagon translokita al la fako de intensa medicino pro malboniĝo de li sanstato. Li estas la unua registarestro kiu ekmalsanis pro la viruso.

La 7-an de julio 2022 li post pluraj skandaloj anoncis sian demision kiel partiestro kaj ĉefministro. La 5-an de septembro 2022 lin postsekvis Liz Truss.

Referencoj redakti