Borken (Nordrejn-Vestfalio)

komunumo de Nordrejn-Vestfalio en okcidenta Germanio

La urbo Borken en Germanio situas en la okcidenta Monastera lando en la nordokcidento de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio kaj estas mezgranda komunumo en la distrikto Borken en la distriktaro Monastero. La urbo estas la administra centro de la distrikto Borken. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 43 489 loĝantojn. Ĝi formas ĝemelurbon kun la angla urbeto Whitstable.

Borken
Blazono
Borken (Nordrejn-Vestfalio) (Germanio)
Borken (Nordrejn-Vestfalio) (Germanio)
DEC

Map

Flago
mezgranda distrikta urbo • Hansa urbo • ĉefurbo de distrikto en Germanio • urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Nordrejn-Vestfalio
Distriktaro Distriktaro Münster
Distrikto Distrikto Borken
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 0 28 61
Poŝtkodo 46325
Aŭtomobila kodo BOR
Oficiala Municipokodo 05554012
Subdivido 12 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Komunumestro Rolf Lührmann
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Im Piepershagen 17
Demografio
Loĝantaro 43489 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 51° 51′ N, 6° 51′ O (mapo)51.8438888888896.8583333333333Koordinatoj: 51° 51′ N, 6° 51′ O (mapo)
Areo 152,6 km²
vdr

Geografio redakti

Geografia situo redakti

La urbon situantan tuj ĉe la nordokcidenta rando de la Naturparko Hohe Mark kaj okcidente de la "Berge" trafluas la Aa de Borken kaj de Bocholt.

Najbaraj komunumoj redakti

Borken limiĝas norde kun la komunumo Südlohn, nordoriente al la komunumo Velen, sudoriente al la komunumo Heiden, sude al la komunumo Raesfeld, okcidente al la urbo Rhede, ĉiuj en la distrikto Borken kaj nordokcidente al la urbo Winterswijk, Provinco Gelderlando en Nederlando

Subdividiĝo de la urboteritorio redakti

Borken konsistas el la urbopartoj Borken, Borkenwirthe/Burlo, Gemen, Grütlohn, Gemenwirthe, Gemenkrückling, Hoxfeld, Hovesath, Marbeck, Rhedebrügge, Weseke kaj Westenborken.

Historio redakti

Jam ĉ. 800 p.K. Karolo la Granda uzis la tiaman kortaron "Burg" aŭ "Burk" dum siaj vojaĝoj kiel kampadejo. La nomo ekestas el tiu ĉi tempo kaj evoluis trans Burke, Burken al Borken. En la jaro 1226 Dietrich la 2-a de Isenburg (ankaŭ princepiskopo Dietrich la 3-a de Monastero) per dokumento transdonis la urboprivilegion . Menciitas la urbofortikaĵo el muroj kaj turoj ununafoje en 1391. Ekde 1803 ĝis 1810 Borken apartenis al la princlando Salm, ekde 1810 al la franca imperio. En 1815 Borken iĝas prusa kaj venas al la provinco Vestfalio. Samtempe Borken iĝas administrejo de la novformita distrikto Borken. Inter 1880-1905 okazas la alligo al la fervojreto (1880 linio Wanne-Borken-Winterswijk, 1901 Empel-Bocholt-Borken kaj Borken-Burgsteinfurt, 1905 Borken-Coesfeld-Monastero). Fine de la Dua Mondmilito la malnova urbocentro estas plejparte detruita. Kadre de la komunuma novorganizado Borken enkomunumigis la urbon Gemen kaj pluaj komunumoj en la ĉirkaŭaĵo. Inter 1975 kaj 1978 oni sanigis kaj novkonsruis la sudan malnov-urbon. Je tio oni forrompis la lastajn postrestaĵojn de la historia prikonstruado, kiuj transdaŭrintis la Duan Mondmiliton. En la jaro 2001 Borken festis sian 775-jaran ekzistadon.

Vidindaĵoj redakti

  • La 5 urboturoj de Borken (restaĵo de la malnova urbofortikaĵo)
  • Preĝejo S-ta Remigio (ĉ.1160)
  • Johano-preĝejo (um 1700, baroka Ausstattung)
  • Iama preĝejo Sankta-Spirito (brikogotiko, hodiaŭ urbomuzeo)
  • "Isernes Krüs" (pentokruco, ĉ.1900)
  • Akvokastelo Gemen
  • Gemener Freiheit
  • Maria-preĝejo(Barokpreĝejo en Gemen, 1719)
  • Johano-preĝejo (Gemen, 1703)
  • provincialdomo de la monahineja ordeno Schönstätter Marienschwestern ( Schönstatt-Au) in Gemen
  • Heimathaus kaj und Apothekergarten en Weseke
  • Haus Döring, baroka duetaĝa mastrodomo de 1727
  • Haus Pröbsting, mastrodomo kun triala antausfortikaxjo, establita kiel akvokastelo. Hodiaŭ ĝi loĝigas privatklinikon
  • Monaĥejo Mariengarden en Burlo
  • Burloer-Vardingholter Venn (marĉo)
  • Preĝejo s-ta kruco Borkenwirthe (1949, brikokonstruaĵo, sub monumentprotektado ekde 2006)

Esperanto en la proksimeco redakti

Essen: Esperanto-Grupo Essen kunsidas ĉiun 2-an ĵaŭdon monate je la 19.30-a en Kulturdomo Grend, Westfalenstr. 311, 45276 Essen-Steele. La grupo flegas kontaktojn al partnergrupoj en Helmond kaj Eindhoven, ambaŭ Nederlando. Krome ĝi kune kunlaboras kun ReVELo kaj preparas la GEK 2008 Kontakto: Ludger Schméink (Ludger Ŝmeink) (paĝo en la retpaĝaro de EsperantoLand Arkivigite je 2010-07-17 per la retarkivo Wayback Machine


Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Borken » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 1514377 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)