Bosnoj

sudslava gento
4 000 000islamosunaismo

Bosnoj (bosne Bošnjaci/Бошњаци) estas sudslava popolo kiu loĝas ĉefe en Bosnujo kaj Hercegovino kaj en la regiono Sandžak en Serbujo kaj Montenegro. Historie, la ĉefa kriterio por difini la naciojn en Bosnujo estis la religio, kaj la bosnoj estis la islamaj slavoj. Nuntempe la plej multaj bosnoj estas sunaaj islamanoj, sed kelkaj estas ateistoj.

Bosnoj
etno
sudslavoj
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
bosna lingvo
Religio
vdr
Bosnian dance.png
Virinoj en bosna danco
Regionoj kun bosna plejmulto

Estas ĉirkaŭ 3,2 milionoj da bosnoj en la mondo, el kiuj ĉirkaŭ 2.200.000 loĝas en Bosnujo kaj Hercegovino. 42 % de la loĝantaro de Bosnujo kaj Hercegovino estas bosnoj. En la Federacio de Bosnujo kaj Hercegovino, kiu estas unu el du entoj el kiuj konsistas Bosnujo kaj Hercegovino, ili estas ĉirkaŭ 73 % de la tuta loĝantaro.

La lingvo de la bosnoj nomiĝas la bosna lingvo. Ĝi estas preskaŭ sama kiel aŭ la serba aŭ la kroata lingvo, kvankam ĝi enhavas pli multajn vortojn devenantaj el la araba kaj la turka lingvo.