Bototirilo estas ilo por detiri botojnŝuojn.

Bototirilo uzata por ŝuoj

Ĝi konsistas el ligna breto kiu estas subtenata je unu flanko tiel ke ĝi staras iom oblive rilate al la horizontala ebeno. Je la plej alta flanko estas noĉo en kiu oni povas meti la kalkanumon de la piedvesto. Per la alia piedo oni ekstaras sur la breto post kio oni povas detiri la boton aŭ ŝuon.

Bototiriloj estas aĉeteblaj en ĝardenmagazenoj aŭ rajdsportvendejoj, sed ankaŭ estas simple memfareblaj.

Vidu ankaŭ redakti