Bournens

komunumo de Svislando

Bournens estas komunumo en la Distrikto Centro de Vaŭdo en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 324 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Bournens
Blazono de Bournens
Blazono de Bournens
Blazono de Bournens
Malnova lernejo de Bournens
Malnova lernejo de Bournens
Malnova lernejo de Bournens
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Centro de Vaŭdo
Geografia situo CH1903: 532958 / 161747 (mapo)46.6036111111116.5636111111111Koordinatoj: 46° 36′ N, 6° 34′ O; CH1903: 532958 / 161747 (mapo)
Nombro de loĝantoj 324
Areo 3,90 km²
Alteco 562 m super marnivelo
Poŝtkodo 1035
Komunumkodo 5472
Mapo de Bournens
Mapo de Bournens
Situa mapo de Bournens
vdr

Geografio redakti

La komunumo Bournens situas en la centro de la regiono Centro de Vaŭdo, proksimume 5 kilometrojn okcidente de la distriktĉefurbo Echallens kaj 11 kilometrojn nordnordokcidente de la kantonĉefurbo Laŭzano. Al la komunumo apartenas la vilaĝo Bournens, la setlejo Raffort, kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,90 km², de kiuj 15,6% estas kovritaj de arbaro, 74,6% servas por agrikulturo kaj 7,4% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Bournens limas en nordo al Bettens, en oriento al Boussens, en sudo al Sullens, en okcidento al Penthaz, kaj en nordokcidento al Daillens.

Trafiko redakti

Bournens situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo kondukas konekta vojo de Boussens al Penthaz. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 1 kilometron sudokcidente de la komunumo apud Cossonay. Pere de la poŝtaŭtolinio de Cossonay al Cheseaux-sur-Lausanne la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Bournens datiĝas el la jaro 1184 kiel Brunens. En Bournens ekzsitas restaĵoj de kampara priorejo, menciita en la jaro 1177, kiu ĝis al la reformacio apartenis al la katedralaj senjoroj de Granda Sankt-Bernardo. Dum mezepoko Bournens apartenis al la Senjoroj de Cossonay. Dum la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Bournens apartenis al la Voktejo Morges. Post la revolucio ĝi apartenis al la Distrikto Cossonay, kaj surbaze de la administra reformo de 2006 ĝi kun efiko de la 1-a de januaro 2008 ĝi estis integrita al la nova Distrikto Centro de Vaŭdo.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti