Bourrignon

komunumo de Svislando

Bourrignon (malnova ne plu uzata germanlingva nomo Bürkis) estas komunumo en la distrikto Delemonto en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 281 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Bourrignon
Blazono de Bourrignon
Blazono de Bourrignon
Blazono de Burrignon
komunumo en Svislando
Kantono Ĵuraso
Distrikto Delemonto
Koordinatoj  47° 23′ 50″ N 7° 14′ 40″ O / 47.39722 °N, 7.24444 °O / 47.39722; 7.24444 (mapo)Koordinatoj: 47° 23′ 50″ N 7° 14′ 40″ O / 47.39722 °N, 7.24444 °O / 47.39722; 7.24444 (mapo)
Nombro de loĝantoj 281
Areo 13,56 km²
Alteco 770 m super marnivelo
Poŝtkodo 2803
Komunumkodo 6703
Mapo de Bourrignon
Mapo de Bourrignon
vdr

Geografio redakti

Bourrignon situas sur terena teraso de la ĵurasa montoĉeno de Les Rangiers, proksimume 7 kilometrojn nordokcidente de la kantonĉefurbo Delemonto. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 13,56 km², de kiuj 32% estas kovritaj de arbaro, 65% servas por agrikulturo kaj 3% por setlado. La plej alta punkto de la komunumo troviĝas sur al monto Les Ordons sur alteco de 995 m s.m.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Bourrignon limas en nordo al Pleigne, en oriento al Delemonto, en sudo al Develier, en sudokcidento al Boécourt, kaj en okcidento al La Baroche.

Trafiko redakti

Bourrignon situas ĉe la kantona ĉefvojo n-ro 250 de Delemonto tra Lucelle al Ferette en Francio. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per buslinio de Lucelle al Delemonto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Bourrignon datiĝas el la jaro 1136 kiel Borognuns. Kiel unu de la 13 liberaj vilaĝoj de la regno Delemonto Bourrignon fariĝis en la jaro 1271 havaĵo de la Princepiskopejo Bazelo. Post la Franca Revolucio de 1792 dum unu jaro la vilaĝo apartenis al la Raŭraka Respubliko por poste aparteni de 1793 ĝis 1815 al Francio, unue kiel parto de la departemento Mont-Terrible kaj poste de la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 la Viena Kongreso atribuis la regionon al la svisa Kantono Berno. Ek de la 1-a de januaro 1979 Bourrignon apartenas al la nove fondita Kantono Ĵuraso. [1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti