Box Office Mojo estas retejo, kiu spuras biletvendejojn por koni enspezon de filmoj en sistemo algoritme kreita, ĝi estis fondita de Brandon Gray en 1999. En 2008, Box Office Mojo estis aĉetita de la Interreta filma datumbazo, posedata de Amazon. La retejo estas vaste utiligata ene de la filmindustrio kiel fonto de informoj. De 2002-11, Box Office Mojo havis popularajn forumojn ĉe filmfanatikuloj.[1][2][3]
La internacia sekcio kovras la semajnan biletvendejon de pli ol 50 landoj kaj inkludas informojn pri historiaj biletvendejoj, same kiel disponigas informojn kaj rezultojn por individuaj filmoj en 107 teritorioj. La retejo ankaŭ kreas totalan semajnfinan diagramon, kombinante ĉiujn rezultojn de biletvendejoj ĉirkaŭ la mondo, ekskludante Usonon kaj Kanadon.

Box Office Mojo
Box Office Mojo
Box Office Mojo
film database
Retadreso boxofficemojo.com
Lingvo(j) angla
Posedanto IMDb (Amazon)
Fondiĝo 1999
Stato aktiva
vdr

Referencoj redakti

  1. Pri Box Office Mojo (angle). BoxOfficeMojo.com. Alirita 2012-06-19.
  2. Informoj pri boxofficemojo.com ĉe Alexa (angle). Amazon.com. Arkivita el la originalo je 2018-12-25. Alirita 2014-04-01.
  3. Forumoj (angle). Box Office Mojo. Alirita 2010-05-12.

Eksteraj ligiloj redakti