La bozoj estas etna grupo en okcidenta Afriko, kiu ekloĝis precipe laŭlonge la rivero Niĝero. La nomo devenas verŝajne de la bambara vorto bo-so kiu signifas domo el bambuo. Al la etno apartenas pluraj klanoj. Tradicie la bozoj vivas de fiŝkaptado, ekzemple ĉe la Lago Kabara, kaj estas nomataj ankaŭ "majstroj de la rivero".

Bozoj
etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)


Religio



vdr
Boza knabino el Bamako
Bozaj fiŝkaptistoj sur la rivero Bani

Lingvoj redakti

La lingvoj parolataj de la bozoj apartenas al la soninka lingvo-grupo, kiu estas parto de la nordokcidentaj  Mande lingvoj.  Dum lunga tempo ili estis konsideritaj dialektoj de iu lingvo. Nuntempe oni  supozas, ke ekzistas minimume kvar memstaraj lingvoj. 

Historio redakti

Surrokaj desegnoj atribuitaj al la bozoj datiĝas el periodoj ĝis antaŭ 6000 jaroj. La nuntempa boza kulturo rezultas el la erao en kiu la bordaj regionoj de la Niĝero estis aneksitaj al la  Ganaa Impero en la deka jarcento. La bozoj estis la fondintoj de la maliaj urboj  Djenné kaj Mopti.

Kulturo redakti

Kvankam la bozoj estas  precipe islamanoj, ilia  kulturo konservis multajn animismajn tradiciojn. Ilia totembesto estas virbovo, kies korpo prezentas la Niĝeron kaj kies kornoj prezentas la pirogoj uzataj de la bozaj fiskaptistoj. Unu el la animismaj pra-islamaj kaj pra-patriarkaj tradicioj estas aparta dormejo por junaj viroj, kie ili povas fari unuajn spertojn kun la ina sekso. Tiaj domoj estas konataj ankaŭ de la etno Muria en centra Barato. Laŭ priskribo de Bronislaw Malinowski kaj Wilhelm Reich ili ekzistis ankaŭ ĉe la loĝantoj de la insuloj Trobriand .

Laŭ censo de la jaro 2000 la nombro de la bozoj en Malio egalas al 132.100 homoj.

Bibliografio redakti

  •  Ziedonis Ligers: Les Sorko (Bozo), maîtres du Niger: étude ethnographique (four volumes). Librairie des Cinq Continents, Paris 1964–1969.
  • in ISBN 3-570-19230-X: Geo Special Westafrika, Article: Sexualkunde am Fluss

Eksteraj ligiloj redakti