La BraĥicefaledojBrakicefaledoj kaj en latina scienca nomo Brachycephalidae estas familio de malgrandaj ranoj limigitaj al nubarbaroj de suda Brazilo. La termino originas de la greka brakhus, mallonga, kaj khephalê, kapo.

La familio estas komponita el du elekstere tre diferencaj genroj: nome la kolorplenaj kaj diketaj ŝeldorsaj bufoj (Brachycephalus), kaj la pli svelta kaj pli senkolora genro Ischnocnema, kun kelkaj specioj kun teritorioj ankaŭ en nordorienta Argentino. La familio estas ĉefe difinita de molekulaj karakteroj, kaj estas ligitaj ankaŭ laŭ kelkaj anatomiaj trajtoj.[1] Ĝi estis kreita el du genroj de antaŭ granda familio Eleŭterodaktiledoj, kiu estas nune disigita en kvar familioj.[2]

La Braĥicefaledoj havas ĉiuj rektan disvolvigon kaj eloviĝas kiel miniaturaj plenkreskuloj pli ol kiel ranidoj kiel faras plej el la ranoj. Ili estas ĉiuj tre malgrandajn animalojn, kun multaj specioj malpli ol 1 cm longaj.[3]

Referencoj redakti

  1. Brachycephalidae. University of Berkley. Alirita 23a de Aŭgusto 2016.
  2. Hedges, S. B., Duellman, W. E., and Heinicke, M. P (2008). “New World direct-developing frogs (Anura: Terrarana): Molecular phylogeny, classification, biogeography, and conservation”, Zootaxa 1737, p. 1–182. 
  3. Zweifel, Richard G.. (1998) Cogger, H.G.: Encyclopedia of Reptiles and Amphibians. San Diego: Academic Press. ISBN 0-12-178560-2.