Brașov

urbo en nuna Rumanio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri nuntempa urbo en Rumanio. Por informoj pri historia departemento en Hungara reĝlando, vidu la artikolon Brassó (historia departemento).

Brașov [braŝov'] (hungare Brassó [braŝo]; germane Kronstadt, latine Corona, esperante: Braŝovo) estas urbo en Rumanio, kiu situas en la suda Transilvanio, 168 km norde de Bukareŝto, ĉe 45° 38′ N 25° 35′ O / 45.633 °N, 25.583 °O / 45.633; 25.583 (mapo). Ĝi estas la ĉefurbo de la samnoma distrikto (județ) kaj unu el la ĉefaj industriaj urboj de Rumanio.

Brașov
municipo de Rumanio • centro de distrikto en Rumanio • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato  Rumanio
Regiono rumania Moldavio
Distrikto distrikto Brașov
Poŝtkodo 500001–500670
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 237 589  (2021) [+]
Loĝdenso 890 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 45° 39′ N, 25° 36′ O (mapo)45.6525.6Koordinatoj: 45° 39′ N, 25° 36′ O (mapo) [+]
Alto 600 m [+]
Areo 267 km² (26 700 ha) [+]
Horzono Orient-Eŭropa somera tempo [+]
Brașov (Rumanio)
Brașov (Rumanio)
DEC
Brașov
Brașov
Situo de Brașov

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Brașov [+]
vdr

Loĝantaro redakti

En 1910 ĝi havis 41 056 loĝantojn (hungaroj, rumanoj, germanoj, ĉeĥoj, slovakoj, ciganoj), en 1992 323 736 (rumanoj, 10 % da hungaroj) kaj laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 237 589 loĝantoj sur areo de 267 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 890 loĝantoj/km².

Historio redakti

Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Brassó vármegye). En la jaro 1749 en tiu urbo fondiĝis la unuaj du loĝioj de framasonismo en la tiama reĝlando Hungario. Gravas por la tuta historio de tiu ĉi urbo Honterus-gimnazio. Inter 1924 kaj 1939 aperis en Brașov la grava germanlingva kulturgazeto Klingsor.

Geografio redakti

 
Urbo-centro

Gefiloj redakti


Jam la nomoj montras, ke historie en la urbo vivis multaj lokaj germanlingvanoj.

Vidindaĵoj redakti

Fonto redakti

  • Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.

Esperanto-movado redakti

Komence de la naŭdekaj jaroj (post la falo de Ĉaŭŝesku) fondiĝis la loka klubo "Amikeco Braŝovo". En 2005 la urbestraro inaŭguris la "Skvaron Esperanto" laŭ iniciato de ĉi-klubo.

En Braŝovo okazis la 83-a kongreso de SAT inter la 1-a kaj la 6-a de aŭgusto 2010. La kongreson organizis "Amikeco Braŝovo".

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti