Bradipoj [2] aŭ, laŭ komuna nomo, trifingraj pigruloj, estas mamuloj de genro Bradypus el familio Bradypodidae. En la genro estas kvar nun vivantaj specioj: Griza bradipo (Bradypus variegatus), Kolharara bradipo (Bradypus torquatus), Blankabrusta bradipo (Bradypus tridactylus) kaj Pigmea bradipo (Bradypus pygmaeus). Ili estas Folivoroj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Trifingra pigrulo[1]
Troveblo de fosilioj: (neniu konata)

Biologia klasado
Regno: Animalia
Filumo: Chordata
Klaso: Mamuloj (Mammalia)
Superordo: Ksenartroj (Xenarthra)
Ordo: Pilosa
Subordo: Folivora
Familio: Bradipedoj (Bradypodidae)
Bradypus
(Linnaeus, 1758)
Arealo de bradipoj: verde: B. variegatus, blue: B. tridactylus, ruĝe: B. torquatus
Arealo de bradipoj: verde: B. variegatus, blue: B. tridactylus, ruĝe: B. torquatus
Arealo de bradipoj: verde: B. variegatus, blue: B. tridactylus, ruĝe: B. torquatus

en la teksto

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Malgraŭ simileco al pli grandaj kaj iom pli rapidaj unaŭoj (dufingraj pigruloj), tiuj du genroj ne estas tre parencaj.[3] Ambaŭ ili emas loĝi en similaj kondiĉoj, kaj en plejparto de iliaj arealoj estas unu specio de bradipo kaj unu specio de unaŭo, kiuj kunekzistas paralele.

La morfologio de korpo de bradipo adaptiĝis al surarba vivmaniero. Absolutan plejparton de sia vivo bradipo pendas sur branĉoj per siaj grandaj, kurvataj ungegoj, manĝante foliojn kaj malrapidege moviĝante, kiam la folioj elĉerpiĝas. Plej ofte ili troveblas en arbedaarbusta nivelo de la ĝangalo, sed foje ili moviĝas al la altaj kronoj de la kanopeo. Se bradipo falas aŭ estas metita sur grundon, ĝi ne povas iri en kvarpieda maniero kaj devas rampi, tenante sin per antaŭaj brakoj kaj ungegoj. Bradipoj estas konataj pro sia malrapido. Maksimuma rapido de moviĝo de bradipo estas ĉirkaŭ 0.24 km/h.[4] Kvankam sur grundo kaj en la arboj bradipoj moviĝas tre malrapide, ili sufiĉe lerte naĝas en la akvo (ĉirkaŭ 4 km/h).

Sciencistoj ne scias ĝuste, kiam la bradipoj pariĝas, sed laŭ observoj de apero de idaro tio devas esti iam inter februaro kaj marto. La idoj klingas al dorso de sia patrino dum ĉirkaŭ 9 monatoj. Felo de bradipoj estas brun-griza, sed ĝi ofte aspektas verdeca pro algoj, amasiĝantaj sur ĝi. Verdeca felo kaj malrapido funkcias kiel efika kamuflilo - kiam ĝi trankvile pendas, bradipo aspektas kiel granda aro de foliojmusko.[4] Fakte en ties haroj foje svarmas pedikoj, skaraboj, pieridoj kaj larvoj.[5]

Karakterizaĵoj redakti

Tiuj neotropisaj bestoj estas pli-malpli same grandaj kiel malgrandaj hundoj aŭ grandaj katoj. Longo de korpo kaj kapo kune estas ĉirkaŭ 45 cm kaj pezo de plenkreskulo estas 3.5--4.5 kg. Malsimile al senvostaj ĥoloepoj, bradipoj havas mallongan (6--7 cm) voston. Sur antaŭaj manoj ili havas tri fingrojn kun grandegaj kurvitaj ungegoj (ĉ. 7,5 cm longaj nome okono de la totala korpolongo)[6], povaj tre efike ŝlosiĝi ĉirkaŭ iu branĉo. Ili moviĝas de arbo al arbo maksimume kvarfoje po tago. Bradipoj povas manĝi foliojn de multaj arbaj specioj, sed ŝajne ĉiu individuo preferas unu apartan specion. Eble tio estas konduta adaptiĝo por malpliigo de konkuro inter individuoj de sama populacio[7].

Dentoj de bradipoj estas tre simplaj. Ili ne havas incizivojn nek kaninojn, nur aron de vangodentojn, preskaŭ ne divideblajn ej molaroj kaj antaŭmolaroj. Estante preskaŭ homodonta, denta formulo de bradipoj estas skribata simple kiel  .

Ilia vidkapablo ne estas tre bona.

Pro sia tre malrapida metabolismo, bradipo ne povas subteni konstantan korpan temperaturon. Malsimile al absoluta plimulto de mamuloj, bradipoj estas pojkilotermuloj - t.e., temperaturo de iliaj korpoj ŝanĝas kun ŝanĝiĝo de temperaturo de la aero, kiel ĉe reptilioj. Pro tio bradipoj nur povas travivi en varmaj, humidaj klimatoj kun relative malgranda jara ŝanĝo de temperaturo. La normala korpa temperaturo estas de 32 °C sed povas fali al 20 °C dum dormado.[6]

La inoj naskas idojn post ĉirkaŭ 6 monatoj de gravedeco. La idoj povas manĝi foliojn kaj ne dependi de patrina lakto post ĉirkaŭ unu monato, sed ili preferas klingi al la patrino dum kelkaj pliaj monatoj. Plenkreskuloj estas solaj kaj havas pli-malpli konstantajn teritoriojn, kiujn ili markas per odoro el apudanusaj odoraj glandoj kaj per fekaĵoj.[7]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Gardner, Alfred. (2005-11-16) Wilson, D. E., and Reeder, D. M.: Mammal Species of the World, 3‑a eldono, Johns Hopkins University Press, p. 100–101. ISBN 0-801-88221-4.
  2. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 168
  3. 3-Toed Sloths. Alirita 2007-04-09.
  4. 4,0 4,1 http://www.infoplease.com/ipa/A0004737.html
  5. Ĉen Ŝjaŭji, Aventuro de Ĉasisteto dum Ekspediciado, Ĉina Esperanto-Eldonejo, Pekino, 1988. Esperantigis Hŭang Fengĝu; ilustris Hu Hŭanĵan. paĝo 58 al 59. Temas ne pri scienca verko, sed pri populariga, ĉiukaze uzebla kaj citebla.
  6. 6,0 6,1 Ĉen Ŝjaŭji, 1988. paĝo 58.
  7. 7,0 7,1 Dickman, Christopher R.. (1984) Macdonald, D.: The Encyclopedia of Mammals. Nov-Jorko: Facts on File, p. 776–779. ISBN 0-87196-871-1.