Brajla linio estas komputila periferio desegnita por blindaj uzantoj, kiu indikas Brajlon. Ĝi funkcias per rondaj etaj metalaj cilindroj (dornoj), igita en plata surfaco. Ĝi eblas, ke uzantoj povas legi mesaĝojn. Blinduloj povas uzi ankaŭ ekranlegilon, kiu eldiras mesaĝojn; la du iloj povas funkcii kune aŭ separite. Ankaŭ surdblinduloj povas uzi komputilon per ĝi.

Baum David System 90 estas ilo speciale konstruita por blinduloj, kun Brajla indikilo kaj speciala klavaro

Meĥaniko redakti

 
Brajla linio kun klavaro
 
Brajla indikilo

La ilo indikas kaj enigas tekstojn per Brajlo. La uzanto povas tajpi simile al Brajla tajpilo. Indikilo havas nur unu linion kun 40 aŭ 80, 2 × 3 aŭ por komputiloj, 2 × 4 ĉeloj. Tiuj povas indiki Brajlajn karaktrojn per movado de dornoj, kiujn ĝi povas levi aŭ retiri. Levitaj dornoj faras palpeblajn tuberojn, retiritaj platan surfecon laŭ karaktroj, kiujn la uzanto povas legi. La dornoj estas movigitaj per piezoelektro. Malantaŭ de dornoj estas kristaloj, kiuj varias ilian formon aŭ grandecon laŭ elektreco. Estas tipoj kun QWERTY klavaro, aŭ iloj nur por enigado aŭ indikado. La indikilo montras ĉiun literojn, do oni povas ankaŭ kontroli lian ortografion.

Estas modeloj, kiuj signifikas pozicion de kursoro per vibrado. Estas modeloj, en kiuj uzanto povas saltigi kursoron al arbitra ĉelo per ŝaltilo. Estas aliaj klavoj, per kiuj la uzanto povas movi en enhavo.

Brajlaj linioj kostas multe, same al la komputilo, ĉar ili kaj ilia fabrikado estas tre kompleksaj. Do blinduloj preferas ekranlegilojn. En iuj landoj sociala asekuro pagas ĝin plane aŭ parte por blinduloj kaj surdblinduloj. Iuj blindaj asocioj volas rompi la kartelon, kaj malaltigi prezon, por ke pli blinduloj povas aliri modernan teĥnologion kaj literaturon.

Programaro redakti

Stiranta programaro povas esti ekranlegilo. Ĝi ekas la videblan enhavon de operaciumo, konvertas en Brajlo kaj sendas ĝin al la indikilo. Ekranlegiloj por grafikaj surfacoj estas plej malsimplaj, ĉar ili devas rekoni grafikajn elementojn, konverti ilin en Brajlo kaj sendi ilin al la indikilo. Modernaj operaciumoj havas surfacon por ekranlegiloj, ekzemple UI Automation (UIA) en Microsoft Windows, VoiceOver en OS X és iOS, kaj AT-SPI por operaciumoj kun GNOME.

Similaj konstruoj redakti

Oni havas patenton por plena Brajla monitoro.[1]

Estas konstruoj, kiuj indikas malpli karakterojn samtempe; do tiuj iloj povas esti pli simplaj Oni konstruis unu en National Institute of Standards and Technology (NIST) en 2000, kaj unu en Leuven University, Belgio. Tiuj iloj havas rotacian roton kun regulebla rapido. La uzanto ne devas movi sian manon por legi karakterojn.[2]

Referencoj redakti